[Kde-i18n-eo] tasklistelo

Matthias Peick matthias at peick.de
Fri Mar 16 18:50:41 UTC 2007


Je 16.03.2007 18:49 skribis:

>
> Am Freitag, 16. März 2007 17:34 schrieb Cindy McKee:
>> La vorto 'tasklistelo' jam estas uzita en KDE por la angla  
>> 'taskbar', sed
>> la vorto 'taskostrio' sxajnas estis pli akceptita.
>> Do, mi havas problemon: cxu dauxri la tasklistelan kutimon, aux  
>> cxu uzi la
>> pli akceptitan vorton. Mi petas konsilon.
>> Cindy McKee
>
> Laŭ mi, vi uzu taskostrio. Por mi ĝi estas pli klara, kaj ankaŭ  
> mi forviŝis la
> vorton illistelo el unu dosiero kaj anstataŭe metis ilotrabo, ĉar  
> tio estas
> pli mallonga kaj uzata en la komputila vortaro. Mi kredas, ke ni devas
> fojfoje ĝisdatigi la lingvon, tutnormala afero laŭ mi.

Vi ofte trovos ĉi tiun problemon. Kiam mi komencis la tradukadon,  
miaj bonaj vortaroj ne enhavis la modernajn vortojn, kiujn mi  
bezonis. Sekve mi devis uzi retajn vortarojn. Sed la aŭtoroj de ili  
konas aŭ preferas malsamajn tradukvortojn, ĉar la vortoj estas novaj.

Ne malofte mi legis post tri aŭ kvar dosieroj la tradukvorton, kreita  
de antaŭa tradukanto. Plua problemo estas, ke la angla estas  
malpreciza. Depende de la kunteksto vi devos uzi aliajn tradukvortojn  
por la sama angla vorto, sed la kunteksto estas nevidebla.

Fakte vi devos traduki KDEon dufoje: Unue por ricevi la neekzaktan  
tradukon, kaj dum tiu laboro vi samtempe kreas la KDEan vortaron. Due  
por samigi la tradukvortan uzadon.

-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://mail.kde.org/pipermail/kde-i18n-eo/attachments/20070316/4b95e897/attachment.html>


More information about the Kde-i18n-eo mailing list