KDE permesas uzi Esperanto ne plu

Oliver Kellogg olivermkellogg at gmail.com
Sun Nov 6 15:13:22 GMT 2022


Saluton Axel,

Dankon por la klarigoj.
Mi ĝojas ke mia timo (ke traduki Esperanten entute ne plu eblas) estis
nepravigita.

Mi estas tute ekster praktiko pri la laborfluo:
Se mi havas ĝisdatigon por iu KDE tradukparto, kie mi afiŝu ĝin por
revuado/akcepto?
Aŭ ĉu mi prefere petu pri skriborajto rekte al

svn+ssh://svn@svn.kde.org/home/kde/trunk/l10n-kf5/eo
?

Mi afiŝas ĉi sube komencon de ĝisdatigo por eo/messages/umbrello/

Ĝis,
   Oliver



On Wed, Nov 2, 2022 at 10:52 AM Axel Rousseau <
axel.rousseau at esperanto-france.org> wrote:

> Saluton Oliver,
> Ne temas pri "subteno" aù ne. Fakte, KDE havas specifajn regulojn por scii
> kian lingvon estas disponebla (aù ne). Kiam mi interesiĝis pri la temo
> (antaù multaj jaroj), temis pri kelkaj gravaj pakaĵoj kiuj devas atingi iun
> procenton de tradukitaj mesaĝoj. Mi ne plu memoras kiujn pakaĵojn sed vi
> povas vidi la statistikojn tie :
> https://l10n.kde.org/stats/gui/trunk-kf5/team/eo/
> Multaj programoj ne estas tradukitaj en esperanto kaj pro tio, ne plu
> eblas por KDE disponibligi pakaĵojn kiuj surekranigos la anglan version
> anstataù la esperanta versio.
>
> Aliflanke, vi povas kompari tion al la teamo de Gnome :
> https://l10n.gnome.org/teams/eo/
>
> Pro la pli granda kvanto de traduko, Gnome ekzistas en esperanto.
>
> Plej amike,
>
> Axel
>
> Le mer. 2 nov. 2022 à 06:37, Oliver Kellogg <olivermkellogg at gmail.com> a
> écrit :
>
>> On Wed Jul 20 22:28:20 BST 2022, Gilberto F da Silva 2458099 at gmail.com
>> wrote:
>>
>> >    Systemsettigs5 havas opcio Esperanto kiel lingvo ne plu.
>>
>> Ĉu signifas ke Esperanto estas entute ne plu subtenata en KDE?
>>
>> Salutojn,
>>
>> Oliver
>>
>>
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://mail.kde.org/pipermail/kde-i18n-eo/attachments/20221106/4581fe93/attachment-0001.htm>
-------------- next part --------------
A non-text attachment was scrubbed...
Name: l10n-kf5-r1637168-eo-messages-umbrello.diff
Type: text/x-patch
Size: 33329 bytes
Desc: not available
URL: <http://mail.kde.org/pipermail/kde-i18n-eo/attachments/20221106/4581fe93/attachment-0001.bin>


More information about the Kde-i18n-eo mailing list