[Kde-i18n-eo] Restas unu monato por fintraduki kdebase !

Joop Eggen joop_eggen at yahoo.de
Fri Oct 23 11:20:42 UTC 2009


Respondonte mi diru, ke mi multe tradukadis en la pasinteco, sed pro okupiteco ne vere plu. Mi havis Ubunton, kaj per tio, almenaux en Gnomo havas nun belan Esperantan version.

La maniero de tradukado estis reta fasado, sed kelkfoje mi uzis el-/alsxuton de po-dosierojn. Pli bone estas tamen traduki cxe la fonto, mi konfirmas. Nur sxajnas al mi ke la reta fasado altiris pli da homoj. Ankaux por mi, kiel programisto, estis tro malfruktedona rigardi al debian, gnome, kde.
Estas nun bona kaj aktiva teamo, sed mi ne plu scias sub kies gvido. La infrastrukturo de Launchpad eble ne estas tute aktuale uzita, do pli bone sendu retleteron al iuj jxusaj tradukantoj.

Mi proponas laux via placxo, elsxuti pli novan laboron de Launchpad kiel .po kaj singarde kunfandi tion kun la mastraj po-dosieroj. Reviziado estas bezonata. Estus domagxe ripeti laboron. Kaj tio povus sxpari penon.

Mi uzis ilojn por diversmaniere kunfandi kaj korekti tekstojn, kaj tio meritis tiam. Bedauxrinde la programoj ne estas simple transdoneblaj al vi (datumbazo ktp, kaj la nuna reformo de la po-formato kun msgcontext).

Vi devus mem resercxi cxu meritus. Kontakti tamen certe meritas.

Joop
--- Axel R. <axel at esperanto-jeunes.org> schrieb am Fr, 23.10.2009:

Von: Axel R. <axel at esperanto-jeunes.org>
Betreff: Re: [Kde-i18n-eo] Restas unu monato por fintraduki kdebase !
An: "KDE-internationalization mailing list for the Esperanto team" <kde-i18n-eo at kde.org>
Datum: Freitag, 23. Oktober 2009, 11:03

Mi neniam vere komprenis kiel funkcias tiun retejon kiu apenaŭ estas 
ligita al la aliaj projektoj.
La nomoj de la respondeculoj pri la traduko de KDE estas skribita tie :
http://l10n.kde.org/team-infos.php?teamcode=eo
kaj mi neniam ricevis mesaĝon pri kunlaborado.
Estas danĝere labori en du diversaj deponejoj. Estas facile perdi laboron...
Eĉ kun unu nura deponejo (t.n. la SVN deponejo de KDE), eblas errari 
inter la trunk kaj la stable branĉo.

ĉu vi scias kiel elturniĝas la aliajn projektojn kiu tradukeblas ĉe 
Launchpad ? ĉu ili tradukas "nur" ĉe launchpad ? ĉu ili kunigas la du 
laborojn ?

Antaŭdankon pro via helpo,

Axel

> Eble meritas rigardi al la tradukoj en Launchpad (de Ubuntu)
> https://translations.launchpad.net/ubuntu/karmic/+lang/eo
> (sur ĉ. la tria paĝo, anst. karmic eble pli frua versio)
>
>
> ------------------------------------------------------------------------
>
> _______________________________________________
> Kde-i18n-eo mailing list
> Kde-i18n-eo at kde.org
> https://mail.kde.org/mailman/listinfo/kde-i18n-eo
>   


_______________________________________________
Kde-i18n-eo mailing list
Kde-i18n-eo at kde.org
https://mail.kde.org/mailman/listinfo/kde-i18n-eo



      
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://mail.kde.org/pipermail/kde-i18n-eo/attachments/20091023/f55f5fa4/attachment.html>


More information about the Kde-i18n-eo mailing list