[Kde-i18n-eo] EO-retpagxo
Pierre-Marie PÉDROT
pedrotpmx at wanadoo.fr
Sat Sep 15 21:17:06 UTC 2007
> Mi tutkore samsentas!
Plezure estas personoj kiuj akordas kun mi (-:
> Ekzemple, mi jxus estas aktualiganta l10n-kde4/eo/messages/kdesdk/kate.po
> kaj cxagrenegas min tiu nomo "Kodredaktilo".
> Esperanta literumo de la originala nomo estus: "Kejt".
> Tion mi proponas.
>
> Cxu iu kontrauas?
Mi proponus anstataŭe "Kejto", ĉar tiel estas pli facile uzi la
adjektivan formon "Kejta"; krome la paŭsoj el aliaj lingvoj al esperanta
ĝenerale finiĝas per la -o finaĵo.
Tio estas detalo, tamen laŭ mi ĉiuj espertantigaĵoj devus finiĝi per -o
por esti uzfacilaj.
Aparte, ĉiukaze ni devas trovi adaptnomojn por la aliaj kde programoj.
Mi ne bone scias, ĉu se la angla nomo havas signifon per tiu lingvo, ni
povas adapti ĝin. Mi mem ekzemple ŝanĝis "KMLDonkey" kiel "KMLAzeno". Ni
akordu, kaj estu kreivaj :D
Pierre-Marie
More information about the Kde-i18n-eo
mailing list