[Kde-i18n-eo] EO-retpagxo
Pierre-Marie PÉDROT
pedrotpmx at wanadoo.fr
Fri Sep 7 17:40:22 UTC 2007
Axel R. wrote:
> Kiel elturnigxas la aliaj teamoj ?
> La francoj uzas tiun retejon :
> http://fr.l10n.kde.org/
> Se vi deziras krei ion similan, laux mi, tio ne postulos tro grandan
> laboron.
> Mi kredas ke gxi estas gxisdatigita per SVN... Do, cxu vere ni bezonas
> vikion aux alian programon ?
Mi ne pensas ke ni bezonas tian malsimplan sistemon. Tre simpla paĝo kun
klara gvidilo kaj kiel-fari-ilo estas sufiĉa laŭ mi. Administri vikion
estas malfacile, kaj eĉ se permesas rapidajn ŝanĝadojn, la malfacileco
kiun ĝi kaŭzas ne valoras la laboron. Nu, tiu estas tio kion mi pensas :/
Pri tute malsama umo, mi ekpensis legante la kde tradukaĵon, ke ĝi ne
estas tre KDE-a. T.e. ĉiuj famaj programoj alinomigitas per ĝenerala
nomo, tio kio eltiras la propran animon de la fenestradministrilo el la
tradukaĵo. Ekz. KPDF → PDF-rigardilo. La K estas tamen KDE-a marko, ĉu ne?
Kompreneble, estas bezonate adapti la nomojn, sed konservante la
KDE-eco, kaj samtempe esperantigante ilin. Ĉu ni devus renomi tiujn
senanimajn programojn?
Adiaŭ,
Pierre-Marie
More information about the Kde-i18n-eo
mailing list