[Kde-i18n-eo] K3b tradukaĵo

Pierre-Marie pedrotpmx at wanadoo.fr
Sun Aug 12 20:45:43 UTC 2007


Saluton al ĉiuj,

ĉar mi estas je vera febro de tradukaĵo de kde-programoj per
esperantlingvo, mi uzis mian libran tempon por traduki K3b, kiu estas
grava programo, almenaŭ mi pensas tiel :D

Restas kelkaj netradukitaj ĉenoj en la dosiero (~80 el ~1800), kial mi
ne kuraĝas traduki tiujn longajn, malofte uzatajn frazojn. Tamen mi
provos traduki ilin iom post iom, sed hodiaŭ mi sendas la nunan rezulton
al vi, ĉar pli bone estas netute tradukita unu, ol netradukita alia ! Mi
imago, ke ankoraŭ estas kelkaj tradukeraroj, sed nu...

Jen la dosiero : http://perthmad.free.fr/files/k3b.tar.gz

Mi profitas tiun retleteron, por demandi al la leterlisto, se ne estas
ia projekto por traduki la faman foliumilon Firefox (aŭ IceWeasel, por
ne veki la dormantan debianistan trolon :). Efektive, mi ne trovis
neniom pri tio sur la interreto, aparte de malnovaj versioj. Mi tamen
konsideras, kaj plicertiĝis per KDE paĝo kiun mi forgesis, ke Firefox
estas gravega programo, fasado de la libera programaro. Estas malfeliĉe,
ke ne ekzistas esperantlingva traduko. Se vi havas informon pri tio,
bonvolu kontakti min, krome mi pretas helpi kunlaboron de traduko.

Ja, mi esperas, ke tio ne tro detirus el la kde-eco, sed konsiderante la
malnombrecon de la esperantlingvaj tradukteamoj, mi kredas ke tie, mi
havos respondojn :D

Amike,
Pierre-Marie




More information about the Kde-i18n-eo mailing list