[Kde-i18n-eo] Krei vikivortareton

Felix Zesch post at felix-zesch.de
Sat Mar 25 08:24:03 UTC 2006


Am Sonntag, 19. März 2006 22:16 schrieb Matthias Peick:
> > Tag - etikedo
>
> Marko.
Jes, sonas taŭga.
>
> > Tab - fenestrero
> > System tray - sistemfako
> > Framework - kadrego
> > toolbar - ilaro
>
> Illistelo. 
Por kiu vorto? Mi ne komprenas la vorton...

> Ne. Ĉiuj vortoj jam estas uzataj minimume de mi (parte de aliuloj) en aliaj
> datumaroj. Pro tio pli bone estus esplori la aliajn tradukojn.
Mi miras, ke neniu antaŭe atentigis sufiĉe pri la problemo de nekongruaj 
tradukoj. Estas domaĝe, ke ni nun, kiam jam multo tradukitas, devas klopodi 
kolekti la jamajn tradukojn. Mi daŭre kredas, ke por tio vikipaĝo estas la 
plej taŭga. 

> Gravega problemo de la traduklaboro estas trovi la uzatajn vortojn, kiuj ne
> estas troveblaj en kutimaj vortaroj. 
Mi kredas, ke per vikio kie ĉiu enskribas la vortojn kiuj li uzas, ni povus 
sufiĉe bone solvi tion.

> Fakte estas tiel, ke oni ne uzas la 
> tradukaĵaron, se ĝi ne estas samstata pri ĉio. Sekve serĉu kaj trovu la
> vortojn! 
Mi ne pretas trafoliumi ĉiujn dosierojn por kompari la tradukojn kaj trovi la 
plej taŭgan (krome, kial vi certas, ke viaj tradukoj estas "normigaj") Ni 
devas trovi alian solvon por tio.

Atendante viajn proponojn kaj komentojn pri ideo de vikipaĝo
Felix



More information about the Kde-i18n-eo mailing list