[Kde-i18n-eo] Mi sercxas alian administranton por cxi tiu projekto
"Antonio M. Sánchez Pérez"
asanchez at canariastelecom.com
Sat Sep 3 10:02:05 UTC 2005
Saluton al c^iuj. Mi komencis interesig^i pri tiu c^i projekto c^i tiun
someron, kiam mi komencis labori sur kelkajn mesag^-dosierojn de koffice
kiujn mi ne povis rekte suprenigi al la komuina dosierujo pro manko de
konto c^e kde (kiun mi petis kaj kies respondon de la respondeculoj mi
ankorau( atendas.
Mi vidas ke multo estas farenda, ne nur rilate tradukado mem, sed rilate
organizado. En loa ttt-ejo de la projekto de tradukado al la hispana
aperas diversaj eroj kaj informaj kaj organizaj, ekzemple kriterioj de
tradukado (c^u traduki proprajn nomojn de programoj, kaj aliaj).
Mi povus transpreni tiun taskon -kun la helpo de c^iuj aliaj,
memkompreneble- kvankam mi havas etan probloemon: miaj konoj pri
kunlaboraj medioj kaj kiel uzi kaj administri ilin (mi g^is nun nur
legis bazan manlibron de Subversion). Do eble mi povas oferi min kiel
kunadministranto, kunlaboranto de tiu kiu finfine transprenos la taskon,
au( io simila...
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://mail.kde.org/pipermail/kde-i18n-eo/attachments/20050903/b81b061b/attachment.html>
More information about the Kde-i18n-eo
mailing list