[Kde-i18n-eo] Plutradukado

Matthias Peick matthias at peick.de
Sun Jan 16 16:22:08 UTC 2005


Je Dimanĉo, 16. Januaro 2005 16:24, Steve Walesch skribis:

> Je Dimanĉo 16 Januaro 2005 15:56, Matthias Peick skribis:
> > Ĉu vi konas http://www.bertilow.com/pmeg/detala_enhavo.html ?
>
> Jes, fakte mi elprintis la tutan kurson (pli-malpli 1000 paĝojn) kaj volas
> tralegi (lerni) ĝin... Poste mi esperas ke mia Esperanto-nivelo estos
> sufiĉe alta por traduki.

Via nivelo estas alta.

> Ĉu vi do planas forlasi la KDE-tradukon dum almenaŭ 40 monatoj?
> Mi komprenas vin, sed tio signifas pli-malpli ke nia (aŭ pli bone via?)
> projekto mortos, ĉar vi estas la sola tradukisto kiu bone povas traduki.

Ekzakte tio ĉi estas la problemo. La projekto estas morta pro la tradukista 
manko. Relegu la leterojn en tiu ĉi listo kaj nombru la homojn kun la "mi 
volas traduki" dum la pasintaj ok monatoj. Kiuj restis?

Mi invitis konatulojn pri kuntradukado. Unu tradukis unu dosieron, sed nun li 
ne havas pluan tempon.

La malnovaj tradukistoj ne volas. Estas bone, ili laboris multe, sed ili 
mankas.

Ĉiuj komune ni estus 11 tradukistoj, sufiĉe por ĝi. Sed la teamo estas ekzakte 
unu persono. Kial? Multaj homoj volas multajn aĵojn. Tio estas bone kaj ili 
pravas. Sed liberaj projektoj vivas de la kunlaboro, ne de la kunlabora volo.

Tial ni nun estas tie, kie ni estas.

Mi mem laboris dum la pasantaj dek-du jaroj en kelkaj projektoj. Mi parte 
investis jarojn, ĉar mi opiniis, ke ili estus bone. Pro tio mi hodiaŭ ekkonas 
mortan projekton. La esperanta tradukado estas morta post 3.1 kaj mi 
revivigis ĝin, almenaŭ mi provis ĝin.

Kion do mi faru? Se mi traduke libertempas - ni diras - dum tri monatojn, kio 
estos poste? KDE estos sub la publikiga limo kaj mi devos labori pli multe.
Ŝanĝita estos neniu. Tio estas kiel la vetkuro de la leporo kaj la erinaco. Mi 
ĉiam estas tro rapida.

Ĝis
Matthias



More information about the Kde-i18n-eo mailing list