[Kde-i18n-eo] Plutradukado

Steve Walesch SPW at vo.lu
Sun Jan 16 15:24:17 UTC 2005


Je Dimanĉo 16 Januaro 2005 15:56, Matthias Peick skribis:
> Ĉu vi konas http://www.bertilow.com/pmeg/detala_enhavo.html ?
Jes, fakte mi elprintis la tutan kurson (pli-malpli 1000 paĝojn) kaj volas 
tralegi (lerni) ĝin... Poste mi esperas ke mia Esperanto-nivelo estos sufiĉe 
alta por traduki.
> Certe. En http://www.peick.de/tradukoj.eo.html vi trovas kvin ĉapitrojn,
> kiuj ne estas tradukitaj ĝis nun. Tio estas ĉirkaŭ 40 monatoj. Intertempe
> mi volas prilabori romanon, programi SRCP-servilon kaj klienton.
Ĉu vi do planas forlasi la KDE-tradukon dum almenaŭ 40 monatoj?
Mi komprenas vin, sed tio signifas pli-malpli ke nia (aŭ pli bone via?) 
projekto mortos, ĉar vi estas la sola tradukisto kiu bone povas traduki.
ĝis,
Steve



More information about the Kde-i18n-eo mailing list