[Kde-i18n-eo] Plutradukado
Steve Walesch
SPW at vo.lu
Sun Jan 16 17:20:25 UTC 2005
Je Dimanĉo 16 Januaro 2005 17:22, Matthias Peick skribis:
> Via nivelo estas alta.
Mi scipovas Esperanton nur duonjaron. Kvankam ĝi estas facila lingvo, mi devas
ankoraŭ lerni pli. Traduko de programoj estas treege malfacila tasko. Ĉiam
atentema oni devas esti, kaj ni ja vidis kio okazas kiam oni ne tre precize
laboras. Tial mi volas tralegi PMEG'on, poste mi tradukos en Esperanto la
tezon kiun mi devas skribi ĉi-jare. Poste mi estos preta por traduki
KDE'on :)
Espereble mi havos 3 monatajn feriojn de julio ĝis fino de septembro kie mi
povos traduki. Mi eĉ serioze pripensas ĉu mi ne traduku KDE'on anstataŭ fari
staĝon en banko. :-) Mi esperas ke la projekto povas esti savita, eĉ kiam vi
ne plu participos.
> Kion do mi faru? Se mi traduke libertempas - ni diras - dum tri monatojn,
> kio estos poste? KDE estos sub la publikiga limo kaj mi devos labori pli
> multe. Ŝanĝita estos neniu. Tio estas kiel la vetkuro de la leporo kaj la
> erinaco. Mi ĉiam estas tro rapida.
Tio vere estas ega problemo... estas malfacile solvi ĝin :-(
Ĉiuokaze mi tamen dankegas vin pro via laborado.
Al la aliaj mi proponas ke ni nur laboru pri: kdebase kaj kdelibs
Estas tro da laboro provi traduki ĉion de KDE. Des pli ke preskaŭ neniu plu
ĉeestas. Aŭ ĉu vi ankaŭ rezignas? Mi volas savi la projekton, sed bedaŭrinde
mi ne multe povas fari ĝis julio.
ĝis la!
Steve
More information about the Kde-i18n-eo
mailing list