[Kde-i18n-eo] Nova kunlaboranto

"Antonio M. Sánchez Pérez" asanchez at canariastelecom.com
Fri Aug 12 20:55:19 UTC 2005


Karaj geamikoj:
Mi kreis anonime per subversion lokalan kopion de la dosiersistemo de la 
projekto kaj dum tiu ci lasta semajno estis laboranta sur kelkaj 
dosieroj de KOffice, nome desktop_koffice.po, kformula.po kaj 
kscan_plugin.po. Tiuj tri dosieroj estas kompletigitaj -sen netradukitaj 
kaj dubindaj mesag^oj). Nun mi dezirus alig^i al la projekto tiel ke mi 
povu aldoni normale miajn s^ang^ojn al la projekto. Mi supozas ke por 
tio mi devos akiri permeson de la gvidanto, kaj tion mi petas.
Pardonu mian ignorantecon, sed mi tute ne havas sperton pri tia 
kunlabora laboro (pri uzado de Subversion mi memlernis kaj ankau( danke 
al helpo de konata programisto-disvolvanto).

Dankon.
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://mail.kde.org/pipermail/kde-i18n-eo/attachments/20050812/d2b8bba4/attachment.html>


More information about the Kde-i18n-eo mailing list