[Kde-i18n-eo] Demando pri Babelo-tradukilo
Steve Walesch
SPW at vo.lu
Thu Sep 16 19:26:00 UTC 2004
On Thursday 16 September 2004 20:56, heiko.evermann at gmx.de wrote:
> Mi proponas uzi http://nds.i18n.kde.org/installation.php3 (cxar vi venas el
> Luksemburgo, mi esperas, ke vi komprenas tion. Sed uzu
> KDE_3_3_BRANCH, cxar ni nun uzas KDE 3.3, kaj uzu eo (Esperanto), kie vi
> trovas nds (Plattdeutsch).
Dankon. Tio estas kion mi serĉis (kaj mi bone komprenas ĝin), sed mi devas
atenti, ke mi ne malordigu mian KDEon. Eble mi pripensos, ĉu mi ne faru alian
dosierujon por Esperanto kun alia nomo, kion mi povos uzi kiel sablo-kesto.
Plie mi ne plu estas certe ke estas tiel bona ideo pro la malfacileco de tiu
solvo. Eble mi uzu tian plian tempon por tradukado :-)
Ĉu estas normala ke kmail estas en Esperanto kiam mi lanĉas ĝin per la komando
"kmail", kaj en la angla lingvo kiam mi lanĉas ĝin per la komando
"kontact" (ĉar kontact enhavas kmail mi ordinare lanĉas kontact)?
Pardonu ke mi demandas tiom da aĵoj, mi nun laboregos pri kdemultimedia.
ĝis,
Steve
More information about the Kde-i18n-eo
mailing list