[Kde-i18n-eo] Demando pri Babelo-tradukilo

heiko.evermann at gmx.de heiko.evermann at gmx.de
Thu Sep 16 21:09:17 UTC 2004


Saluton Steve,

> Dankon. Tio estas kion mi serĉis (kaj mi bone komprenas ĝin), sed mi devas 
> atenti, ke mi ne malordigu mian KDEon. Eble mi pripensos, ĉu mi ne faru 
alian 
> dosierujon por Esperanto kun alia nomo, kion mi povos uzi kiel sablo-kesto. 
> Plie mi ne plu estas certe ke estas tiel bona ideo pro la malfacileco de tiu 
> solvo. Eble mi uzu tian plian tempon por tradukado :-)
Oni ne bezonas alian sablokeston ol la dosierujojn el la skripto kiun mi 
proponis. Tio funkcias bone. Kaj oni devas instali la dosierojn. Aliamaniere 
oni ne povas vidi la tradukon. Simple aldonu viajn sxangxojn al la 
sablokeston kaj instalu.

> Ĉu estas normala ke kmail estas en Esperanto kiam mi lanĉas ĝin per la
> komando "kmail", kaj en la angla lingvo kiam mi lanĉas ĝin per la komando
> "kontact" (ĉar kontact enhavas kmail mi ordinare lanĉas kontact)?
Tio estas normala. Ni bezonas kontact.po. Tiu dosiero povas esti malplena. Tio 
signifas al Kontact, ke la Esperanta tradukantoj opinias ke Kontact povas uzi 
Esperanton. Kaj kmail en tiu kazo estas subprogramo de kontact. 

Mi proponis sxangxi tion, sed tiam oni havas multajn aliajn problemojn kun 
aliaj programoj. Ni komencu Esperantan dosieron por kontact.po, tiam la 
problemo foriras.

Amike,

Heiko



More information about the Kde-i18n-eo mailing list