[Kde-i18n-eo] Demando pri Babelo-tradukilo

heiko.evermann at gmx.de heiko.evermann at gmx.de
Thu Sep 16 18:56:54 UTC 2004


Saluton Steve,

> Mi komencis traduki "kaboodle.po" nur por vidi kiel oni tion faras. Sed mi
> havas problemon. La sintakso estas korekta sed kiam mi volas uzi kabudlo
> (commands: run application) tiam babelo-tradukilo lanĉas kabudlo en la
> angla lingvo :(
Vi bezonas gmo-Dosieron en la jxusta dosierujo.
> Ĉu ekzistas metodo por vidi kaj testi la tradukon? Mi legis la gvidon
> ("Translation Howto") sed tiu punkto ne estas tute klara por mi. Mi nun
> ankaŭ havas dosieron "kaboodle.GMO" sed kiel mi devas fari por testi
> kabudlo en Esperanto?
Mi proponas uzi http://nds.i18n.kde.org/installation.php3 (cxar vi venas el 
Luksemburgo, mi esperas, ke vi komprenas tion. Sed uzu
KDE_3_3_BRANCH, cxar ni nun uzas KDE 3.3, kaj uzu eo (Esperanto), kie vi 
trovas nds (Plattdeutsch).

"make install" kopias la dosierojn en la gxustan dosierujon. 

Kiam vi havas novan po-dosieron, kiu antaue ne ekzistis, diru:
"touch Makefile.am" en la dosierujo kie la nova po-dosiero trovigxas, kaj 
ripetu
"make"
kak
"make install".

Amike,

Heiko



More information about the Kde-i18n-eo mailing list