[Kde-i18n-eo] Unuaj paŝoj

Matthias Peick matthias at peick.de
Wed Sep 15 18:20:32 UTC 2004


Je Mittwoch, 15. September 2004 11:15, Steve Walesch skribis:

Saluton Steve,

> Mi vidis ke kvankam preskaŭ ĉio en la K-menuo estas jam tradukita. Sed ne
> "logout" kaj "Instant Messenger". Kial ne uzi "elsaluti/adiaŭi" kaj
> "tujmesaĝilo"? Ankaŭ en kdm mi vidas "username" kaj "logon". Povas esti
> "salutnomo" kaj "ensaluti"? Fine mi volas scii kial ni diras "nova folio"
> sed "fermu tabon"? Ĉu ne estus pli bone diri ĉiam tabo aŭ ĉiam folio? Ne
> miskompreni min, mi ne volas kritiki vian bonegan laboradon, sed mi pensas
> ke tiaj informoj povus helpi min en mia venonta tradukado.

Vi vidos ĝin. Oni ekzakte havas nur unu eron kaj ofte vi ne scias, kie ĝi 
situos. Ankaŭ ofte du eroj, kiuj en la menuo situas apude, estas en du 
dosieroj aŭ ja en du dosierujoj - atentu la nomon kdebase! Ĝi ne venas de 
nenio.

Plue ekzistas diferencoj inter la kultoroj de la tradukistoj. Kelkaj, kiel mi, 
Heiko aŭ Wolfram, estas germanlingaj. Sekve ni emas al substantivigo. Ankaŭ 
ĉiuj tradukistoj preferas aliajn vortojn kaj frazojn por esprimi la samaĵojn. 
Ni ankaŭ lernas.

Ankaŭ estas tiel, ke kelkaj vortoj ne ekzistas kaj do vi devas elpensi ilin. 
Kelkfoje tio okazas dufoje, ĉar la unua vorto ne estas trovita de la dua 
tradukisto. Kaj tiel plu...

> Se mi bone komprenas nuntempe neniu laboras pri kdemultimedia. Tial mi
> faros tion. Se aliulo tamen tion faras, bonvolu informi min pri tio, kaj mi
> elektas alian dosierujon.
>
> Ĉu ie ajn mi povas trovi informoj pri nia laborgrupo? Se mi bone komprenis:
> Heiko estas nia estro kaj li laboras pri kdebase.

Ne. Heiko ĉi-tempe nur kolektas la dosierojn.

> Matthias laboras pri kdepim (precipe kontact: kmail, knotes, knode).

Tio estos prava.

> Stian laboras pri kdelibs (kio kaj katepart)

Ne.

> Ĉu estas aliaj tradukistoj?

Fakto estas, ke preskaŭ la tuta tradukado de 3.1 al 3.3 estas de mi. Sed mi 
esperas, ke tio ŝanĝiĝos por 3.4 :-))

Mi jam serĉos pluaj tradukistojn. Mi ankaŭ esperas, ke ĉiu, kiu estas ĉi tie, 
laboras dum unu aŭ du horoj po semajno pri la traduko. Tio helpus multe.

Ĝis
Matthias



More information about the Kde-i18n-eo mailing list