[Kde-i18n-eo] Unuaj paŝoj
Steve Walesch
SPW at vo.lu
Wed Sep 15 09:15:59 UTC 2004
Mi ĵus estas finleginta la gvido kaj mi ankaŭ instalis la plej novan eldonon
de la Babelo-tradukilo.
Mi vidis ke kvankam preskaŭ ĉio en la K-menuo estas jam tradukita. Sed ne
"logout" kaj "Instant Messenger". Kial ne uzi "elsaluti/adiaŭi" kaj
"tujmesaĝilo"? Ankaŭ en kdm mi vidas "username" kaj "logon". Povas esti
"salutnomo" kaj "ensaluti"? Fine mi volas scii kial ni diras "nova folio" sed
"fermu tabon"? Ĉu ne estus pli bone diri ĉiam tabo aŭ ĉiam folio? Ne
miskompreni min, mi ne volas kritiki vian bonegan laboradon, sed mi pensas ke
tiaj informoj povus helpi min en mia venonta tradukado.
Se mi bone komprenas nuntempe neniu laboras pri kdemultimedia. Tial mi faros
tion. Se aliulo tamen tion faras, bonvolu informi min pri tio, kaj mi elektas
alian dosierujon.
Ĉu ie ajn mi povas trovi informoj pri nia laborgrupo? Se mi bone komprenis:
Heiko estas nia estro kaj li laboras pri kdebase.
Matthias laboras pri kdepim (precipe kontact: kmail, knotes, knode).
Stian laboras pri kdelibs (kio kaj katepart)
Kaj Martin?
Ĉu estas aliaj tradukistoj?
Se iu volas aldoni min en Jabber, estu bonvena. Mia JID estas spw at jabber.dk
ĝis!
Steve Walesch
More information about the Kde-i18n-eo
mailing list