[Kde-i18n-eo] Mi esperas ke vi bone fartas
Matthias Peick
matthias at peick.de
Tue Nov 30 20:09:32 UTC 2004
Je Mardo, 30. Novembro 2004 11:42, Steve Walesch skribis:
> On Monday 29 November 2004 23:51, Matthias Peick wrote:
> > Je Lundo, 29. Novembro 2004 23:19, Steve Walesch skribis:
>
> Strange! Kial via dato estas indikita en Esperanto kaj la mia en la angla?
> Eble ĉar mi uzas KDE 3.3.0 kaj ĝi estis tradukita nur en 3.3.1?
Iru al "Agordo->Configure KMAIL->Composer->Frazoj".
Tie vi povas agordi la frazon ĉi-lingve per "Aldonu".
> > Ofte la tradukeroj grupiĝas. Tial oni povas ekkoni, la sencon. Se ne, mi
> > riskas nekorektan tradukon, ĉar ni povos vidi ĝin en la sekva KDE-versio
> > kaj ĝi restas korektebla ;-)
>
> Mi pensas ke tio ankaŭ okazis kun la vorto "plena", ĉe la horloĝo (en la
> dekstra flanko de la panelo) => Tipo => plena. Ĉar la horloĝo ja ne estas
> plena (= kompleta) sed "simpla".
Certe. Mi volas programi aplikaĵon por aŭtomate traduki la lingvon "debug",
kio estas la angla kun kelkaj informoj kiel dosiero kaj linio.
> Des pli mi pensas ke "Luksemburgo" por la lando estas eraro. Laŭ PIV (plena
Certe. Se vi ekzakte rigardas la tradukon, tiam vi trovos multajn erarojn.
Estas tute normale.
> (kiun mi ankoraŭ scipovas paroli nur iomete). Bedaŭrinde la traduko en mia
> gepatra lingvo mankas.
Kio estas?
> > Kun la tempo venas la konsilo. Ni havas tempon kaj multajn dosierojn
> > tradukotajn. Ĉi-tempe ni okupas la 44an rangon. Kiam ni estos sub la 10
> > unuaj, mi pensis pri la traduka tutigeco.
>
> Mi pensas ke estas tre grave fini kdebase kaj kdepim. Eble ankaŭ kdelibs
> kaj kdenetwork (Kopete estas tre uzata programo, ĉu ne?)
Vi pravas. Tial mi nur tradukas por la sekvonta pli granda versio. Mi nun
finigas Poŝtilon; post tio mi refoje tradukos kdebase, sekvota de knode.
More information about the Kde-i18n-eo
mailing list