[Kde-i18n-eo] Mi esperas ke vi bone fartas
Steve Walesch
SPW at vo.lu
Tue Nov 30 10:42:05 UTC 2004
On Monday 29 November 2004 23:51, Matthias Peick wrote:
> Je Lundo, 29. Novembro 2004 23:19, Steve Walesch skribis:
Strange! Kial via dato estas indikita en Esperanto kaj la mia en la angla?
Eble ĉar mi uzas KDE 3.3.0 kaj ĝi estis tradukita nur en 3.3.1?
> Ofte la tradukeroj grupiĝas. Tial oni povas ekkoni, la sencon. Se ne, mi
> riskas nekorektan tradukon, ĉar ni povos vidi ĝin en la sekva KDE-versio
> kaj ĝi restas korektebla ;-)
Mi pensas ke tio ankaŭ okazis kun la vorto "plena", ĉe la horloĝo (en la
dekstra flanko de la panelo) => Tipo => plena. Ĉar la horloĝo ja ne estas
plena (= kompleta) sed "simpla".
Des pli mi pensas ke "Luksemburgo" por la lando estas eraro. Laŭ PIV (plena
ilustrita vortaro) Luksemburgo estas la nomo de la ĉefurbo, kaj la landnomo
estas formata kun la internacia sufikso -io => Luksemburgio.
(Same kiel Tunizo => Tunizio aŭ Meksiko => Meksikio.)
Tial ni uzu "Luksemburgo" por indiki tempzonon, ĉar tie necesas uzi nomon de
urbo, sed kiam temas pri la lando, "Luksemburgio" estas preferinda.
Pri tio kulpas ne la tradukanto sed
http://www.bertilow.com/lanlin/europo.html#LU :)
> Vi nun havas, kiel aliaj tradukantoj antaŭ vi, problemon. Kial? "Wet" kaj
> "dry" estas anglaj priskriboj. Ekzemple en la germana ili estas sensencaj.
> Kiel vi nun traduku ilin? Vi estas libera. Mi mem parolas la anglan,
> germanab, hispanan kaj iomete pluajn, sekve mi provas trovi vortare la
> "internacian" ideon post la afero.
Jes, kelkfoje mi ankaŭ rigardas kiel KDE estas tradukita en aliaj lingvoj.
Tial mi instalis ĝin en Esperanto, brite angla, germana, franca kaj hispana
(kiun mi ankoraŭ scipovas paroli nur iomete). Bedaŭrinde la traduko en mia
gepatra lingvo mankas.
> Kun la tempo venas la konsilo. Ni havas tempon kaj multajn dosierojn
> tradukotajn. Ĉi-tempe ni okupas la 44an rangon. Kiam ni estos sub la 10
> unuaj, mi pensis pri la traduka tutigeco.
Mi pensas ke estas tre grave fini kdebase kaj kdepim. Eble ankaŭ kdelibs kaj
kdenetwork (Kopete estas tre uzata programo, ĉu ne?)
Ĝis la revido :)
Steve
More information about the Kde-i18n-eo
mailing list