[Kde-i18n-eo] Mi esperas ke vi bone fartas

Matthias Peick matthias at peick.de
Mon Nov 29 22:51:55 UTC 2004


Je Lundo, 29. Novembro 2004 23:19, Steve Walesch skribis:

> Sed dum mia traduko aperis kelkaj problemetoj. Eble unu el vi kiu havas pli
> da sperto povas helpi min kun ili.

Kredu, vi ne estas sola :-)

> 1. Kelkfoje aperas strangaj mallongigoj kiel LED, FFT, MIDI, ktp.
> Ĉu ni lasu ilin senŝanĝaj? Kelkfoje mi eĉ ne scias al kiu ili rilatas.

Dependas. Ekzemple mi ne tradukis IMAP, HTML aŭ URL, sed CRLon mi tradukis 
kiel ANVLon. Mia decido dependas de la koneco de la mallongigo kaj de tio, ĉu 
la longa formo estas ekzista kaj trovebla. Kelkaj tradukeroj mi ne tradukis.

> 2. Kiam aperas vortoj kiel "attack", kiel ni sciu ĉu ni traduku per "ataku"
> aŭ "atako" se mankas kuntekston?

Ofte la tradukeroj grupiĝas. Tial oni povas ekkoni, la sencon. Se ne, mi 
riskas nekorektan tradukon, ĉar ni povos vidi ĝin en la sekva KDE-versio kaj 
ĝi restas korektebla ;-)

> 3. Kiel ni sciu kiam uzi majusklon aŭ etliteron? Ordinare mi skribas la
> unuan literon de la unua vorto per majusklo, sed kiam la originalo (en la
> angla) aperas kun etlitero mi ankaŭ uzas etliteron. Ĉu bona praktiko?

Jes. Mi ankaŭ etliteras, kiam la angla uzas majuskojn, ĉar gi estas tipa por 
kelkaj aferoj en la angla, sed ne en Esperanto.

> 4. Kion fari kiam aperas vortoj sen iu ajn kunteksto? Mi ĵus devis traduki
> ion koncerne la sonorservilon kie la sono povas esti "wet" aŭ "dry". Sed la
> sono ja ne vere estas "malseka", tio estas nur maniero por priskribi la
> sono. Ofte oni vidas nur unu vorton sen iu ajn kunteksto kaj tiam estas
> malfacilega scii kiun vorton elekti.

Vi nun havas, kiel aliaj tradukantoj antaŭ vi, problemon. Kial? "Wet" kaj 
"dry" estas anglaj priskriboj. Ekzemple en la germana ili estas sensencaj. 
Kiel vi nun traduku ilin? Vi estas libera. Mi mem parolas la anglan, 
germanab, hispanan kaj iomete pluajn, sekve mi provas trovi vortare la 
"internacian" ideon post la afero.

> 5. Kelkfoje la angla originalo aĉas. Mi devas traduki esprimojn kiel "pan"
> aŭ "q"! Ili estas tute sensencaj kaj mi havas nenion ideon kiel traduki

Ne traduku la tradukeron.

> tiajn sensencaĵojn. :-( Se ni ne tradukas ilin, ni neniam havos tute
> finitan tradukon.

Kun la tempo venas la konsilo. Ni havas tempon kaj multajn dosierojn 
tradukotajn. Ĉi-tempe ni okupas la 44an rangon. Kiam ni estos sub la 10 
unuaj, mi pensis pri la traduka tutigeco.

> Mi ĝojegus kiam unu el vi povus doni al mi kelkajn klarigojn. Espereble ni
> progresegos kun la tradukado.

Alia demando estas la fakto, ke vi kelkfoje ne scios, ĉu la menuo ekzakte 
nomiĝas, ĉar la partoj estas tro disaj.

Mia konsilo: Faru. Poste ni povos korektigi la malbelecojn.



More information about the Kde-i18n-eo mailing list