[Kde-i18n-eo] Mi esperas ke vi bone fartas
Steve Walesch
SPW at vo.lu
Mon Nov 29 22:19:52 UTC 2004
Mi estis tre mallaborema koncerne nian tradukan laboron dum la lastaj
semajnoj, sed nun mi volas ŝanĝi tiun per la daŭrigo de la traduko de
"kdemultimedia". Espereble vi ĉiuj ankaŭ trovas iom da tempo (bedaŭrinde ĝi
estas malabundega) por traduki iun ajn dosieron.
Sed dum mia traduko aperis kelkaj problemetoj. Eble unu el vi kiu havas pli da
sperto povas helpi min kun ili.
1. Kelkfoje aperas strangaj mallongigoj kiel LED, FFT, MIDI, ktp.
Ĉu ni lasu ilin senŝanĝaj? Kelkfoje mi eĉ ne scias al kiu ili rilatas.
2. Kiam aperas vortoj kiel "attack", kiel ni sciu ĉu ni traduku per "ataku" aŭ
"atako" se mankas kuntekston?
3. Kiel ni sciu kiam uzi majusklon aŭ etliteron? Ordinare mi skribas la unuan
literon de la unua vorto per majusklo, sed kiam la originalo (en la angla)
aperas kun etlitero mi ankaŭ uzas etliteron. Ĉu bona praktiko?
4. Kion fari kiam aperas vortoj sen iu ajn kunteksto? Mi ĵus devis traduki ion
koncerne la sonorservilon kie la sono povas esti "wet" aŭ "dry". Sed la sono
ja ne vere estas "malseka", tio estas nur maniero por priskribi la sono. Ofte
oni vidas nur unu vorton sen iu ajn kunteksto kaj tiam estas malfacilega scii
kiun vorton elekti.
5. Kelkfoje la angla originalo aĉas. Mi devas traduki esprimojn kiel "pan" aŭ
"q"! Ili estas tute sensencaj kaj mi havas nenion ideon kiel traduki tiajn
sensencaĵojn. :-( Se ni ne tradukas ilin, ni neniam havos tute finitan
tradukon.
Mi ĝojegus kiam unu el vi povus doni al mi kelkajn klarigojn. Espereble ni
progresegos kun la tradukado.
Fartu bone!
Steve Walesch
More information about the Kde-i18n-eo
mailing list