[Kde-i18n-eo] Miskomprenoj pri traduko

Heiko Evermann Heiko.Evermann at gmx.de
Wed May 26 21:14:54 UTC 2004


Saluton Matthias,

>mi ne certas, ke ni ĉiuj parolas la saman lingvon.
>
Eble ke ne.

>Refoje mi legas, ĉi tie kaj private, pri uzo de cvso kaj aliaj plaĉaj 
>programiloj. Sed tiu ne estas mia celo.
>
Ni parolis pri la problemoj de la statistikoj. Kelkfoje ĝi ne estas 
aktualigitaj. Mi nur proponis ke (en tiu kazo) oni povas fari sian 
propran statistikon kun

> cd /opt/kde3/kde-i18n/eo/messages/kdebase
> cvs update
> msgfmt --statistics *.po
> => 6681 translated messages, 1138 fuzzy translations, 1228 
> untranslated messages.

Tio estas unu ebla vojo. Alia estus kbabel-catalogmanager, kiu ankaŭ 
povas doni informojn pri statistikoj.

>Kion mi volas, estas uzi nur la plej malmultajn, simplajn ilojn pro traduko. 
>Normale tiu estu unu aŭ du vortaroj, redaktilo kaj retpoŝto, la tradukiloj. 
>Ĉi tie estas KBabelo anstataŭ redaktilo, plie la Konkeranto.
>
Do vi estas uzanta KBabelon! (Oni ankaŭ povas redakti ilin kun kwrite :) 
. Kaj catalogmanager estas parto de KBabelo. Ĝi enhavas 
menu/tools/cvs/update templates kaj update. Tio kopias la aktualan 
staton de la traduko al vian komputilon. Mi opinias ke tio estas multe 
pli simpla ke uzi i18n.kde.org kun konkeranto. Sed ambaŭ vojoj elŝutas 
la po-dosieron, do ambaŭ vojoj funkcias.

>
>Kial? Ĉar mi volas interesigi pluajn tradukantojn por KDE. Sed ĉi tio nur 
>eblas, se mi povas diri al ili, ke ili nur devas traduki per simplaj kaj 
>malmultaj iloj. Alikaze, se ili necesus programilojn kaj laborus programiste, 
>mi tamas, ke ni neniam trovos sufiĉajn tradukantojn por longdaŭra laboro.
>
Mi ofte uzis kbabeldict (alia parto de kbabel) por trarigardi la jam 
tradukitajn tekstojn por kompari. Mi opinias ke tio gravas. Kaj tio 
estas pli facila ol traserĉi la kompleks-vortaron. Por tion ne estas 
necese fariĝi programiston. Sufiĉas esti tradukanto. Sed ambaŭ vojoj 
funkcias. Vi skribas ke vi volas helpi interesigi tradukantojn. Kaj mi 
opinias ke uzi kbabeldict faciligas la tradukadon. Do mi proponas ke ni 
rakontu ilin pri la traduktiloj kiuj jam ekzistas.

>
>Ĉi tial mi volas limigi la regulojn je sekvontaj punktoj:
>1. Enskribu vin al la retpoŝtlisto.
>2. Alportu unu po-dosieron de la statistika paĝo.
>3. Sendu la nomon al la listo por eviti multfojan laboron.
>4. Malfermu la dosieron per KBabelo kaj traduku tiel ekzakte, kiel vi povas.
>5. Sendu la tradukitan dosieron al...
>
>Ĉi tiuj estas miaj pensoj pri la temo. Kion vi kredas?
>

Amike,

Heiko




More information about the Kde-i18n-eo mailing list