[Kde-i18n-eo] Miskomprenoj pri traduko
Matthias Peick
matthias at peick.de
Wed May 26 19:48:35 UTC 2004
Saluton,
mi ne certas, ke ni ĉiuj parolas la saman lingvon.
Refoje mi legas, ĉi tie kaj private, pri uzo de cvso kaj aliaj plaĉaj
programiloj. Sed tiu ne estas mia celo.
Kion mi volas, estas uzi nur la plej malmultajn, simplajn ilojn pro traduko.
Normale tiu estu unu aŭ du vortaroj, redaktilo kaj retpoŝto, la tradukiloj.
Ĉi tie estas KBabelo anstataŭ redaktilo, plie la Konkeranto.
Kial? Ĉar mi volas interesigi pluajn tradukantojn por KDE. Sed ĉi tio nur
eblas, se mi povas diri al ili, ke ili nur devas traduki per simplaj kaj
malmultaj iloj. Alikaze, se ili necesus programilojn kaj laborus programiste,
mi tamas, ke ni neniam trovos sufiĉajn tradukantojn por longdaŭra laboro.
Ĉi tial mi volas limigi la regulojn je sekvontaj punktoj:
1. Enskribu vin al la retpoŝtlisto.
2. Alportu unu po-dosieron de la statistika paĝo.
3. Sendu la nomon al la listo por eviti multfojan laboron.
4. Malfermu la dosieron per KBabelo kaj traduku tiel ekzakte, kiel vi povas.
5. Sendu la tradukitan dosieron al...
Ĉi tiuj estas miaj pensoj pri la temo. Kion vi kredas?
Ĝis
Matthias
More information about the Kde-i18n-eo
mailing list