[Kde-i18n-eo] Tradukado de KDE

Heiko Evermann Heiko.Evermann at gmx.de
Fri Jun 11 21:12:26 UTC 2004


Saluton Matthias, saluton Stian,

>Certe. Mi mem ŝarĝas la tradukontan dosieron el iu pakaĵo de 
>http://i18n.kde.org/stats/gui/HEAD/eo/index.php. Ĉi-nokte Heiko ricevis 
>amason de dosieroj el kdebase. Ĝis nun mi nure laboris, do mi ne devis 
>interkonsenti kun iun.
>
>Tion ni nun farus.
>
>Mi proponas, ke ni sendos al ĉi tiu dissendlisto la nomon de la dosiero, kiun 
>ni volas traduki. La tradukita dosiero estas sendota al Heiko. Post la vidiĝo 
>en la tradukpaĝoj la tradukinto sendas pluan mesaĝon pri tio. Tiam la aliuloj 
>denove povas reservi la dosieron.
>
>Nun mi laboras pri kmail.po.
>
Matthias, se vi estas laborante pri kmail.po, mi proponas, ke poste vi 
laboros pri
* knode.po (Usenet news reader)
* kontact.po
* knotes.po

Kaj Stian, mi proponas ke vi komencu kun
* kdelibs/kio.po (ĝi havas 346 "fuzzy" kaj 189 netradukitaj eroj). 
Traduku ĉion kion vi scias bone. kio.po enhavas multajn teknikajn 
vortojn kaj kelkfoje ne ekzistas esperanta traduko.
* kdelibs/katepart.po estas la bazo de kate (esperante: "kodredaktilo"). 
Tio ankaŭ estas ofteuzita programo.

Kion vi pensas pri tiun proponon?

>  
>
>>la kde-i18n-eo-040611, kiun mi elsxutis de i18n.kde.org ne povas sukcese
>>"Make", eraro estas sekva:
>>    
>>
>
>Ŝajnas, ke kelkaj dosieroj interalpendiĝis. Tion Heiko devas korekti.
>
Kion signifas interalpendiĝis?

Amike,

Heiko




More information about the Kde-i18n-eo mailing list