[Kde-i18n-eo] Tradukado de KDE
Matthias Peick
matthias at peick.de
Fri Jun 11 18:25:38 UTC 2004
Je Vendredo, 11. Junio 2004 17:59, Stian Haklev skribis:
> Mi kaj amiko ambaux scias E-on, kaj en la proksimaj du semajnoj havas
Mi bonsalutas vin :-))
> tempon prilabori tradukon de KDE-sistemo. Bonvolu direkti nin al la plej
> farendaj taskoj, kaj sendu al ni eventualajn instrukciojn ktp. Ankaux,
Certe. Mi mem ŝarĝas la tradukontan dosieron el iu pakaĵo de
http://i18n.kde.org/stats/gui/HEAD/eo/index.php. Ĉi-nokte Heiko ricevis
amason de dosieroj el kdebase. Ĝis nun mi nure laboris, do mi ne devis
interkonsenti kun iun.
Tion ni nun farus.
Mi proponas, ke ni sendos al ĉi tiu dissendlisto la nomon de la dosiero, kiun
ni volas traduki. La tradukita dosiero estas sendota al Heiko. Post la vidiĝo
en la tradukpaĝoj la tradukinto sendas pluan mesaĝon pri tio. Tiam la aliuloj
denove povas reservi la dosieron.
Nun mi laboras pri kmail.po.
La plej gravaj pakaĵoj estas kdebase kaj kdelibs. La unua atendas miajn
dosierojn. Heiko konigu, kiam li estos alŝutinta tiujn, kaj normale post du
tagoj ili aperos.
En http://i18n.kde.org/stats/gui/HEAD/essential.php vi povas vidi la
necesecojn por ĉiuj lingvoj.
La sekvante gravaj pakaĵoj, laŭ mia opinio, estas kdepim kaj kdemultimedia,
kiuj havas la plej ofte uzatajn aplikaĵojn.
> la kde-i18n-eo-040611, kiun mi elsxutis de i18n.kde.org ne povas sukcese
> "Make", eraro estas sekva:
Ŝajnas, ke kelkaj dosieroj interalpendiĝis. Tion Heiko devas korekti.
> Kiel vi plej facile skribas E-ajn literojn KDE-e? Mi scias pri .xmodmap
Mi ankaŭ uzas tiun.
> ktp, sed cxu ne la plej bona kaj bela solvo estus havi novan flagon E-an
> en la lingvosxangxilo KDEa? Kiel tio eblus?
Tiu estus bona. Kie estas la klavoj? Nun mi uzas la germanan klavaron kaj
entipas la specialajn literojn per "AltGr" kaj la baza klavo.
Ĝis
Matthias
More information about the Kde-i18n-eo
mailing list