[Kde-i18n-eo] (no subject)

heiko.evermann at gmx.de heiko.evermann at gmx.de
Thu Dec 16 22:57:19 UTC 2004


Saluton Matthias, saluton al cxiuj,

> Mi havas proponon al vi: La traduklaboro konsistas de du grandaj partoj: la
> enprogramaj tekstoj kaj la malenprogramaj tekstoj. Ekzemple tio estas la
> manlibroj.
Gxis cxi tiam ni ne komencis la manlibroj, sed la manlibroj ankau estas 
gravaj. Se vi interesas, ni povus komenci la tradukadon de la manlibroj. 

> Tiuj tekstoj normale enhavas frazojn. Pro tio malkorektaĵoj ne gravas tiel,
> kiel en mallongaj tekstoj. Uzu bonajn vortarojn kaj gramatiklibrojn, kiuj
> ankaŭ helpas pri demandoj de malgrandegaj signifdiferencoj. Donu al vi
> multan tempon.
Mi ankau opinias ke por bona traduko ni bezonas tralegi la laboron reciproke. 
Mi timas ke multaj esperantistoj ne konas tiun lingvon bone, kaj mi pensas ke 
ni trovu manieron en kiu cxiuj povas partopreni.

> Sendu la rezultojn - kaj bonvolu nomi la KDEan pakaĵon de la dosieroj - al
> Heiko. Bedaŭrinde mi ne scias, kion Heiko nun faras.
>
> Heiko, ĉu vi ankoraŭ vivas?
Mi ankorau vivas. Mi ne havis multe da tempo. Mia edzino nun finis sian 
studadon (medicino) kaj mi esperas ke mi nun havas pli da tempo. Mi ankau 
laboras pri la tradukado de KDE en "Plattdeutsch", kaj por mi tio pli gravas 
ol la tradukado de KDE en Esperanton. Sed mi volas helpi vin, speciale kun la 
teknikaj problemoj.

Kiam vi havas dosierojn kuj estas preta, mi skribos ilin en la CVSon.

Amike,

Heiko



More information about the Kde-i18n-eo mailing list