[Kde-i18n-eo] (no subject)

Matthias Peick matthias at peick.de
Wed Dec 15 21:49:33 UTC 2004


Je Dimanĉo, 12. Decembro 2004 23:19, Jordi skribis:

> > Bone, kiel vi volas publike...
> >
> > > Mi faris mallongajn tradukojn.
> > > bonvolu aldonu cxi tiuj tradukoj al CVS.
> >
> > Mi respondus vian komencosemanan leteron, sed eksteresperanta vivo
> > ekzistas. Fakto unu.
>
> Pardonu, mi ne havis neniun respondon. Ĉar mi sendis tradukojn al 
> dissendolisto.

Estas bone. Mi havas du konsiliojn por vi:

Unue:
Ne uzu la duoblan neigon. Ĉi tio estas tipe hispana.

Due:
kial-tial-ĉar, tri vortoj, tri signifoj. "Tial" estas "pro tiu kaŭzo".

> 5 horoj semajne dum 1 jaro ....
> Ĉu vi pensas ke oni bezonas 1 jaro por lerni esperaton?

Estas demando de via intenco. Se vi volas paroli kaj skribi al amikoj, vi ne 
bezonos tiom tempon. Se vi volas traduki la KDEan menuon? Mi ja timas, ĉar la 
traduko devas esti ekzakta. La uzanto ne povas pense korektigi la tradukon, 
kiam li nur havas unu, du aŭ tri vortojn. Bedaŭrinde nekomprebla menuero 
miskondukas kaj daŭre ĉagrenas.

Mi havas proponon al vi: La traduklaboro konsistas de du grandaj partoj: la 
enprogramaj tekstoj kaj la malenprogramaj tekstoj. Ekzemple tio estas la 
manlibroj.

Tiuj tekstoj normale enhavas frazojn. Pro tio malkorektaĵoj ne gravas tiel, 
kiel en mallongaj tekstoj. Uzu bonajn vortarojn kaj gramatiklibrojn, kiuj 
ankaŭ helpas pri demandoj de malgrandegaj signifdiferencoj. Donu al vi multan 
tempon.

> Mi, sincere, pensis ke mi povis traduki tion. Mi ne volis ĝeni neniun.

Certe. Tio estas eraro de ĉiu komencanto, ankaŭ de mi. Pli poste vi lernos, ke 
tio devas esti tiel :-)
Ankaŭ mi ne ĝenis min. Tiukaze mi ne respondus.

> Mi ankaux "tradukis" ksysguard.po kaj ark.po.
> ksysguard.po havis multajn "fuzzy" mesaĝojn. Normale, ĉi tiuj
> mesaĝoj estis korektaj (aux bezonas punkton) ĉar mi nur forigis
> "fuzzy". ĝi estis teda kaj facila laboro. ĉu mi povas sendi tion
> al ĉi tiu dissendolisto?

Tio tute certe ne estas normala! Ofte la programistoj kopias partojn de alia 
loko al tie, ĉar tio estas pli facila por ili. Kontrolu ĝin tute ekzakte!

Sendu la rezultojn - kaj bonvolu nomi la KDEan pakaĵon de la dosieroj - al 
Heiko. Bedaŭrinde mi ne scias, kion Heiko nun faras.

Heiko, ĉu vi ankoraŭ vivas?



More information about the Kde-i18n-eo mailing list