[Kde-i18n-eo] tradukoj

Matthias Peick matthias at peick.de
Sun Dec 12 13:59:58 UTC 2004


Je Dimanĉo, 12. Decembro 2004 11:21, Steve Walesch skribis:
> Pardonu ke mi nun ankaŭ partoprenas en ĉi tiu diskuto...

Certe, pro tio ĝi estas publika. Ni ĉiuj tradukas.

> Sed vi pravas Matthias, ekzistas limo kiu ne devas esti transpasita.
> "Bedaŭrinde" mi ne trovis tiom da eraroj en la traduko de Jordi; eble tio
> estas signo ke ankaŭ mi devas ankoraŭ ege lerni (por vidi ilin).

Tradukero 9 de appletproxy.po:
"The applet proxy could not load the applet information from %1."
de Jordi: "Aplikaĵeto-prokurilo ne povas legi informo de aplikaĵeto ek %1"
de mi: "La aplikaĵa prokuro ne povis ŝarĝi la aplikaĵan informon de %1."

Ĉu vi vidas la diferencojn? Mankas "la", "pov_i_s", denove mankas "la", mankas 
"n" ĉe "informo" kaj kio signifas tie "ek"? Kaj la punkto ankaŭ mankas.

Ni trovas 6 malkorektaĵojn en nur unu tradukero.

"Aplikakaĵeto-prokurilo" kaj "informo de aplikaĵeto" estas stilaj demandoj. La 
"-"n oni nur uzas malofte en Esperanto, ekzemple ĉi-tage aŭ HTML-paĝo (HTMLa 
paĝo).

Post tio iru al tradukero 10.

Ne miskomprenu min: Mi tre ĝojas pri lia engaĝigo, sed mi havas problemon pri 
liaj rezultatoj.

> En KBabelo: "Iloj => Validation => Faru ĉiujn kontrolojn" povas helpegi kun
> tiaj problemoj! Ĝi kontrolas (interalie) la interpunkcion.

Bone. Sed li mem ne uzas KBabelon:
de Jordi: "Last-Translator: Wolfram Diestel <wolfram at steloj.de>\n"
de mi: "Last-Translator: Matthias Peick <matthias at peick.de>\n"
Ĝi estas linio enmitita de KBabelo.

> Bedaŭrinde bonegaj tradukistoj en nia projekto malabundegas, ĉar ne estas
> facile trovi personojn, kiuj:
> 1. bone scipovas Esperanton
> 2. konas KDE
> 3. havas la deziron traduki ĝin en Esperanton
> 4. havas multe da tempo

Mi scias ĝin.

> Tial ni devas vivi kun la tradukistoj kiuj ni havas. Eble ni bezonus iun,
> kiu nur kontrolas la tradukon jam farita (ni devas ĉasi la erarojn). Sed
> kiu? Via (Matthias) laborforto estas tro grava por la progesado de nia
> projekto, por ke vi mem povus esti tiu.

Kiel li faru tion? Marko por la korektigantoj ne ekzistas en la dosiero. Sekve 
li devas kompari la du dosierojn per diff, pense traduki la liniojn al 
tradukeroj, por ke li povu korektigi ilin.

Mi mem devis "nur" korektigi ĉirkaŭ 700 tradukerojn (fuzzy) por kmail.po. 
Multparte ĝi estis malinteresega laboro por iu, kiu batmortigis siajn 
gepatrojn.

> Ni ĉiuj traduku kiel eble plej bone kaj estu atentemaj. Pli bone kontroli
> trifoje kaj progresi malrapide, ol ne kontroli kaj "progresegi"!

Ni devas traduki malrapide kaj tiel ekzakte, kiel eble. Sed kontrolo nur eblas 
per la tradukanto mem, ne per aliulo. Por tio ni ne estas sufiĉaj homoj.

Do estus pli bone, kiam Jordi ekzercos traduki normalajn tekstojn, kiuj estas 
pli simplaj ol la KDEaj tradukeroj. Tio ĉi helpos pli multe nin.



More information about the Kde-i18n-eo mailing list