[Kde-i18n-eo] tradukoj
Steve Walesch
SPW at vo.lu
Sun Dec 12 10:21:41 UTC 2004
Pardonu ke mi nun ankaŭ partoprenas en ĉi tiu diskuto...
Je Sabato 11 Decembro 2004 23:13, Matthias Peick skribis:
> Fakto du. En via letero vi skribis du liniojn kun dek-unu(!)
> malkorektaĵojn. Kion mi pensu pri tio? Kaj pri via traduklaboro? Ĉiu de ni
> faras
> malkorektaĵojn, sed ĉi tion?
"Esperanton devas lerni la Esperantistoj mem" => Mi vidas ĉiutage ke tekstoj
kaj libroj en Esperanto enhavas multajn erarojn. 2 el 3 libroj en Esperanto
kiujn mi posedas enhavas erarojn. Eĉ la mondfama NPIV enhavas erarojn
(ekzistas 9-paĝa PDF dosiero kun korektaĵoj).
Sed vi pravas Matthias, ekzistas limo kiu ne devas esti transpasita.
"Bedaŭrinde" mi ne trovis tiom da eraroj en la traduko de Jordi; eble tio
estas signo ke ankaŭ mi devas ankoraŭ ege lerni (por vidi ilin).
> akuzativfinaĵon. Malbone. Krome mi trovis, ke vi ne forigis la frazfinajn
> punktojn, kiam ili mankas en la angla teksto. Sekve vi ne laboris ekzakte.
> Ankaŭ malbona.
En KBabelo: "Iloj => Validation => Faru ĉiujn kontrolojn" povas helpegi kun
tiaj problemoj! Ĝi kontrolas (interalie) la interpunkcion.
Bedaŭrinde bonegaj tradukistoj en nia projekto malabundegas, ĉar ne estas
facile trovi personojn, kiuj:
1. bone scipovas Esperanton
2. konas KDE
3. havas la deziron traduki ĝin en Esperanton
4. havas multe da tempo
Tial ni devas vivi kun la tradukistoj kiuj ni havas. Eble ni bezonus iun, kiu
nur kontrolas la tradukon jam farita (ni devas ĉasi la erarojn). Sed kiu? Via
(Matthias) laborforto estas tro grava por la progesado de nia projekto, por
ke vi mem povus esti tiu.
Ni ĉiuj traduku kiel eble plej bone kaj estu atentemaj. Pli bone kontroli
trifoje kaj progresi malrapide, ol ne kontroli kaj "progresegi"! (progresegi
signifus traduki multajn dosierojn malbone en malmulte da tempo kaj devi
retraduki ĝin bone en la estonteco)
Ĉio ĉi plej multe aplikeblas al mi :-)
Ĝis la,
Steve
More information about the Kde-i18n-eo
mailing list