[Kde-i18n-eo] tradukoj

Jordi mumismo at xasamail.com
Sun Dec 12 22:24:00 UTC 2004




> > Sed vi pravas Matthias, ekzistas limo kiu ne devas esti transpasita.
> > "Bedaŭrinde" mi ne trovis tiom da eraroj en la traduko de Jordi; eble tio
> > estas signo ke ankaŭ mi devas ankoraŭ ege lerni (por vidi ilin).
>
> Tradukero 9 de appletproxy.po:
> "The applet proxy could not load the applet information from %1."
> de Jordi: "Aplikaĵeto-prokurilo ne povas legi informo de aplikaĵeto ek %1"
> de mi: "La aplikaĵa prokuro ne povis ŝarĝi la aplikaĵan informon de %1."
>
> Ĉu vi vidas la diferencojn? Mankas "la", "pov_i_s", denove mankas "la",
> mankas "n" ĉe "informo" kaj kio signifas tie "ek"? Kaj la punkto ankaŭ
> mankas.

Vi pravas.
Miaj nunaj tradukoj ne havas ĉi tiujn erarojn. Vi pravas ke mi devas traduki aliajn tekstojn. 
Mi nun komprenas ke la traduko de appletproxy.po ne estis bona (mi lernis multe tradukante). Mi devas forigi tion anstataux sendi tion al dissendolisto. Sed mi estis tre feliĉa pri mia unua traduko. 
Iel Vi pravas.


> Ne miskomprenu min: Mi tre ĝojas pri lia engaĝigo, sed mi havas problemon
> pri liaj rezultatoj.

Mi komprenas. 


> > En KBabelo: "Iloj => Validation => Faru ĉiujn kontrolojn" povas helpegi
> > kun tiaj problemoj! Ĝi kontrolas (interalie) la interpunkcion.
>
> Bone. Sed li mem ne uzas KBabelon:
> de Jordi: "Last-Translator: Wolfram Diestel <wolfram at steloj.de>\n"
> de mi: "Last-Translator: Matthias Peick <matthias at peick.de>\n"
> Ĝi estas linio enmitita de KBabelo.

Jes, mia kbabelo ne funkcias. Mi ne scias kial. ĉar mi uzas kate-n kaj kbabelo-vortaron. Mi  _ĉiam_ uzas kbabelo-vortaron. 
Mi havas demandon.
Kial oni devas traduki "load"?. Je KDE, ni foje uzas "legi" foje "ŝarĝi".

> > Bedaŭrinde bonegaj tradukistoj en nia projekto malabundegas, ĉar ne estas
> > facile trovi personojn, kiuj:
> > 1. bone scipovas Esperanton
> > 2. konas KDE
> > 3. havas la deziron traduki ĝin en Esperanton
> > 4. havas multe da tempo
>
> Mi scias ĝin.

Nun mi pensas ke mi ne havas unuan.


> > Ni ĉiuj traduku kiel eble plej bone kaj estu atentemaj. Pli bone kontroli
> > trifoje kaj progresi malrapide, ol ne kontroli kaj "progresegi"!
>
> Ni devas traduki malrapide kaj tiel ekzakte, kiel eble. Sed kontrolo nur
> eblas per la tradukanto mem, ne per aliulo. Por tio ni ne estas sufiĉaj
> homoj.
>
> Do estus pli bone, kiam Jordi ekzercos traduki normalajn tekstojn, kiuj
> estas pli simplaj ol la KDEaj tradukeroj. Tio ĉi helpos pli multe nin.

Ekzemple?

Mi nun kunlaboras kun la esperanta vikipedio. 
Mi povas fari artikolojn pri KDE. Eble aliaj esperantistoj vidas tiojn.
La esperanta vikipedio estas la okta vikipedio je la mondo. 
Esperanta vikipedio: http://eo.wikipedia.org
Lingva rangordo: http://en.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:Multilingual_statistics


Jordi


    http://www.xasamail.com/



More information about the Kde-i18n-eo mailing list