[Kde-i18n-eo] tradukoj
Matthias Peick
matthias at peick.de
Sat Dec 11 22:13:19 UTC 2004
Je Sabato, 11. Decembro 2004 11:43, Jordi skribis:
Bone, kiel vi volas publike...
> Mi faris mallongajn tradukojn.
> bonvolu aldonu cxi tiuj tradukoj al CVS.
Mi respondus vian komencosemanan leteron, sed eksteresperanta vivo ekzistas.
Fakto unu.
Fakto du. En via letero vi skribis du liniojn kun dek-unu(!) malkorektaĵojn.
Kion mi pensu pri tio? Kaj pri via traduklaboro? Ĉiu de ni faras
malkorektaĵojn, sed ĉi tion?
Fakto tri. Mi superrigardis viajn tradukojn kaj tuj trovis forestan
akuzativfinaĵon. Malbone. Krome mi trovis, ke vi ne forigis la frazfinajn
punktojn, kiam ili mankas en la angla teksto. Sekve vi ne laboris ekzakte.
Ankaŭ malbona.
Fakto kvar. Mi parolis unu personon el la KDEa teamo: "Pli bona estas neniu
traduko ol malbona." Kaj mi pensas, ke li pravas.
Fakto kvin. Tradukado estas pacienca okupo. Per ĉi tiu letero (mallonge post
la du al mi) kaj viaj tradukoj, kiuj pruvas vian volon, sed ne vian scipovon;
mi dubas pri via pacienco.
Mi rekomendas, ke vi plibonigas vian scipovon. Tio funkcias bone, kiam vi
tradukos normalajn tekstojn kun minimume 5 horoj po semajno dum 1 jaro.
Tio helpas multege haviĝi senton pri Esperanto, kio estas nepre necesa por nia
laboro kun tradukeroj.
More information about the Kde-i18n-eo
mailing list