Tradukoj
Oliver Kellogg
olivermkellogg at gmail.com
Mon Feb 10 23:44:42 GMT 2025
Saluton Eduardo,
Mi ĝojas pri via intereso, plibonigi la tradukojn.
Korektado ja estas kvazaŭ senfina batalo kaj kontribuoj estas tre bonvenaj.
Ĉu vi jam konas https://l10n.kde.org/docs/translation-howto/ ?
La plej simpla estus, almenaŭ komence, se vi
1. efektivigus
svn co svn://anonsvn.kde.org/home/kde/trunk/l10n-kf6/eo
(supozante ke viaj kontribuoj rliatas al l10n-kf6; alikaze estus l10n-kf5)
2. farus viajn tradukojn en tiu dosieruj-arbo
2a. antaŭ ol sendi, faru `svn up` de via dosieruj-arbo por certigi ke
ĉio estas aktualigita
3. faru `svn diff` kun eligo direktita al dosiero de tio kaj sendu ĝin al mi.
Se mi enmetas en svn, en la enmet-mesaĝo mi donos agnoskon de
aŭtoreco al vi.
Ĝis,
Oliver
On Mon, Feb 10, 2025 at 11:58 PM Eduardo Esteban Martínez de León
<eduardomtz100 at hotmail.com> wrote:
>
> Salton,
>
> Mi volas traduki kelkajn tekstojn, kiuj estis terure tradukitaj (ekzemple "ruler" al "reganto", KJF?) Mi jam komencis la tradukojn per Lokalize, kaj mi volas kunhavigi ilin. Kiel mi povas fari tion?
>
> Amike,
> Feliĉa Lakto
More information about the Kde-i18n-eo
mailing list