[Kde-i18n-eo] KDE traduka defio plenigita !
CORDONNIER Thomas
t_cordonnier at yahoo.fr
Mon Mar 23 22:02:09 UTC 2015
Saluton al ĉiuj
Mi legis en la retlisto programistoj-respondas pri la defio relanĉi la
teamon de tradukistoj por KDE. Tial mi decidis ke venis bona okazo por
mi realigi ideon kiun mi jam delonge pripensis, kaj kiun mi klarigas nun.
En la dosiero kiun mi sendas al vi vi trovos ĉirkaǔ 3500 novtradukataj
frazoj kiuj, se vi akceptos ilin, pligrandigos viajn statistikojn. Por
fari tion mi profitis pri programoj tre famaj ĉe profesiaj tradukistoj,
sed bedaǔrinde ne multe konataj de amatoroj : tradukmemoroj.
Bonvolu ne konfuzi kun maŝina tradukado (Google, Systran, ktp).
Tradukmemoro konsistas ne en aǔtomata komputila algoritmo, sed pri
duon-aǔtomata re-uzado de jam ekzistantaj tekstoj. Kiam vi rigardas la
projekton KDE, vi povas havi la impreson ke ĝi estas ege ampleksa, sed
la vero estas, ke temas pri multege da kvazaǔ sendependaj projektoj
kiujn oni miksas en komuna "environment". Tio riflektiĝas en la tradukoj
: ne vere aperas 140 mil tradukendaj frazoj, sed multe da ripetoj pro
tio ke ĉiuj aplikaĵoj reuzas la samajn terminojn.
Kompreneble povas okazi ke la sama frazo havas malsaman tradukon depende
de la konteksto : ĝuste pro tio mi diras ke tradukmemoro estas
duon-aǔtomata laboro. Dum la importado mi trovis ĝis 6000 kongruecojn,
kaj eĉ probable pli ĉar mi strikte limiĝis, por tiu unua paŝo, al
100%/perfektaj kongruoj (tradukmemoro kapablas trovi partajn kongruojn
multe pli efike ol gettext "fuzzy" algoritmo). Sed poste mi relegis la
tuton, korektis kelkajn kiam mi estis certa pri malsama konteksto, kaj
rezignis pri ĉiuj en kiu aperis eĉ dubeto (ĉu adjektivo aǔ verbo, ĉu
temas pri alia termino, ktp). Pro tio finfine restis 3500 segmentoj -
kaj intertempe iu jam tradukis kelkajn el ili.
Mi sendas al vi la rezulton en Subversion/diff formato. Mi uzis la
version de "trunk" branĉo, sed konstatis ke ĝi bone aplikiĝas ankaǔ al
la aliaj.
Nun mi esperas ke vi ne konsideros tion kiel friponado. TIu metodo vere
estas uzata eĉ de profesiaj tradukistoj kiam oni petas ilin traduki ege
similajn tekstojn (kaj tio ofte okazas : komparu du manlibrojn, du
ĵurajn tekstojn, ktp). Tradukmemoroj ne nur gajnigas al ni tempon : ili
ankaǔ asertas ke similaj tekstoj ricevas similan tradukon eĉ se ne far
de la sama tradukisto. Ekzemple, mi rimarkis ke kiam venas propra nomo,
kelkaj tradukantoj decidas meti la familian nomon tute majuskle, dum
aliaj lasas senĉanĝe : mi ne diras ke unu metodo estas pli bona ol la
alia, sed ke preferindas uzi unu metodon kaj ne ŝanĝi poste, kion vi pensas?
Amike
Thomas CORDONNIER
PS. Mi ne kontrolis ĉu la listo akceptas aldonajn pecojn (la dosiero
estas en gzip-igita diff formato). Se vi ne ricevas ĝin, bonvolu donu al
mi adreson, kie mi povas resendi ĝin.
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://mail.kde.org/pipermail/kde-i18n-eo/attachments/20150323/fb93b91b/attachment-0001.html>
-------------- next part --------------
A non-text attachment was scrubbed...
Name: changes.diff.gz
Type: application/gzip
Size: 167817 bytes
Desc: not available
URL: <http://mail.kde.org/pipermail/kde-i18n-eo/attachments/20150323/fb93b91b/attachment-0001.bin>
More information about the Kde-i18n-eo
mailing list