<html>
<head>
<meta http-equiv="content-type" content="text/html; charset=utf-8">
</head>
<body bgcolor="#FFFFFF" text="#000000">
<meta name="qrichtext" content="1">
<p style=" margin-top:0px; margin-bottom:0px; margin-left:0px;
margin-right:0px; -qt-block-indent:0; text-indent:0px;"><!--StartFragment-->Saluton
al ĉiuj</p>
<p style="-qt-paragraph-type:empty; margin-top:0px;
margin-bottom:0px; margin-left:0px; margin-right:0px;
-qt-block-indent:0; text-indent:0px;"><br>
</p>
<p style=" margin-top:0px; margin-bottom:0px; margin-left:0px;
margin-right:0px; -qt-block-indent:0; text-indent:0px;">Mi legis
en la retlisto programistoj-respondas pri la defio relanĉi la
teamon de tradukistoj por KDE. Tial mi decidis ke venis bona okazo
por mi realigi ideon kiun mi jam delonge pripensis, kaj kiun mi
klarigas nun.</p>
<p style="-qt-paragraph-type:empty; margin-top:0px;
margin-bottom:0px; margin-left:0px; margin-right:0px;
-qt-block-indent:0; text-indent:0px;"><br>
</p>
<p style=" margin-top:0px; margin-bottom:0px; margin-left:0px;
margin-right:0px; -qt-block-indent:0; text-indent:0px;">En la
dosiero kiun mi sendas al vi vi trovos ĉirkaǔ 3500 novtradukataj
frazoj kiuj, se vi akceptos ilin, pligrandigos viajn statistikojn.
Por fari tion mi profitis pri programoj tre famaj ĉe profesiaj
tradukistoj, sed bedaǔrinde ne multe konataj de amatoroj :
tradukmemoroj. </p>
<p style=" margin-top:0px; margin-bottom:0px; margin-left:0px;
margin-right:0px; -qt-block-indent:0; text-indent:0px;">Bonvolu ne
konfuzi kun maŝina tradukado (Google, Systran, ktp). Tradukmemoro
konsistas ne en aǔtomata komputila algoritmo, sed pri
duon-aǔtomata re-uzado de jam ekzistantaj tekstoj. Kiam vi
rigardas la projekton KDE, vi povas havi la impreson ke ĝi estas
ege ampleksa, sed la vero estas, ke temas pri multege da kvazaǔ
sendependaj projektoj kiujn oni miksas en komuna "environment".
Tio riflektiĝas en la tradukoj : ne vere aperas 140 mil
tradukendaj frazoj, sed multe da ripetoj pro tio ke ĉiuj aplikaĵoj
reuzas la samajn terminojn.</p>
<p style=" margin-top:0px; margin-bottom:0px; margin-left:0px;
margin-right:0px; -qt-block-indent:0; text-indent:0px;">Kompreneble
povas okazi ke la sama frazo havas malsaman tradukon depende de la
konteksto : ĝuste pro tio mi diras ke tradukmemoro estas
duon-aǔtomata laboro. Dum la importado mi trovis ĝis 6000
kongruecojn, kaj eĉ probable pli ĉar mi strikte limiĝis, por tiu
unua paŝo, al 100%/perfektaj kongruoj (tradukmemoro kapablas trovi
partajn kongruojn multe pli efike ol gettext "fuzzy" algoritmo).
Sed poste mi relegis la tuton, korektis kelkajn kiam mi estis
certa pri malsama konteksto, kaj rezignis pri ĉiuj en kiu aperis
eĉ dubeto (ĉu adjektivo aǔ verbo, ĉu temas pri alia termino, ktp).
Pro tio finfine restis 3500 segmentoj - kaj intertempe iu jam
tradukis kelkajn el ili.</p>
<p style="-qt-paragraph-type:empty; margin-top:0px;
margin-bottom:0px; margin-left:0px; margin-right:0px;
-qt-block-indent:0; text-indent:0px;"><br>
</p>
<p style=" margin-top:0px; margin-bottom:0px; margin-left:0px;
margin-right:0px; -qt-block-indent:0; text-indent:0px;">Mi sendas
al vi la rezulton en Subversion/diff formato. Mi uzis la version
de "trunk" branĉo, sed konstatis ke ĝi bone aplikiĝas ankaǔ al la
aliaj.</p>
<p style="-qt-paragraph-type:empty; margin-top:0px;
margin-bottom:0px; margin-left:0px; margin-right:0px;
-qt-block-indent:0; text-indent:0px;"><br>
</p>
<p style=" margin-top:0px; margin-bottom:0px; margin-left:0px;
margin-right:0px; -qt-block-indent:0; text-indent:0px;">Nun mi
esperas ke vi ne konsideros tion kiel friponado. TIu metodo vere
estas uzata eĉ de profesiaj tradukistoj kiam oni petas ilin
traduki ege similajn tekstojn (kaj tio ofte okazas : komparu du
manlibrojn, du ĵurajn tekstojn, ktp). Tradukmemoroj ne nur
gajnigas al ni tempon : ili ankaǔ asertas ke similaj tekstoj
ricevas similan tradukon eĉ se ne far de la sama tradukisto.
Ekzemple, mi rimarkis ke kiam venas propra nomo, kelkaj
tradukantoj decidas meti la familian nomon tute majuskle, dum
aliaj lasas senĉanĝe : mi ne diras ke unu metodo estas pli bona ol
la alia, sed ke preferindas uzi unu metodon kaj ne ŝanĝi poste,
kion vi pensas?</p>
<p style="-qt-paragraph-type:empty; margin-top:0px;
margin-bottom:0px; margin-left:0px; margin-right:0px;
-qt-block-indent:0; text-indent:0px;"><br>
</p>
<p style="-qt-paragraph-type:empty; margin-top:0px;
margin-bottom:0px; margin-left:0px; margin-right:0px;
-qt-block-indent:0; text-indent:0px;"><br>
</p>
<p style=" margin-top:0px; margin-bottom:0px; margin-left:0px;
margin-right:0px; -qt-block-indent:0; text-indent:0px;">Amike</p>
<p style=" margin-top:0px; margin-bottom:0px; margin-left:0px;
margin-right:0px; -qt-block-indent:0; text-indent:0px;">Thomas
CORDONNIER</p>
<p style="-qt-paragraph-type:empty; margin-top:0px;
margin-bottom:0px; margin-left:0px; margin-right:0px;
-qt-block-indent:0; text-indent:0px;"><br>
</p>
<p style="-qt-paragraph-type:empty; margin-top:0px;
margin-bottom:0px; margin-left:0px; margin-right:0px;
-qt-block-indent:0; text-indent:0px;"><br>
</p>
<p style="-qt-paragraph-type:empty; margin-top:0px;
margin-bottom:0px; margin-left:0px; margin-right:0px;
-qt-block-indent:0; text-indent:0px;">PS. Mi ne kontrolis ĉu la
listo akceptas aldonajn pecojn (la dosiero estas en gzip-igita
diff formato). Se vi ne ricevas ĝin, bonvolu donu al mi adreson,
kie mi povas resendi ĝin.<br>
<br>
<!--EndFragment--></p>
<meta http-equiv="Content-Type" content="text/html; charset=utf-8">
<style type="text/css">
p, li { white-space: pre-wrap; }
</style>
</body>
</html>