[Kde-i18n-eo] Kde-i18n-eo Digest, Vol 68, Issue 3

Sian Mountbatten poenikatu at fastmail.co.uk
Mon Oct 28 13:38:53 UTC 2013


Kara Ramon

Mi ne volis ŝajni malĝentila. Se vi iras la la KDE retejo, vi trovos
kiel elŝuti ĉiujn Esperantajn katalogojn por KDE programoj. Kiel vi
diris, estas multo fari kaj ne multoj fari ĝin. Nuntempe, mi finas
traduki la mesaĝojn por la libc6 biblioteko (1450 mesaĝoj).

Mi forte rekomendas ke vi uzu aŭ Lokalize aŭ gtranslator por helpi vin
traduki. Tiuj du programoj montras ĉiujn mesaĝojn unuope tiel vi povas
vidi ĝuste tion kio bezonas esti tradukata.

De via nomo, mi supozas ke vi loĝas en hispana/portugala parolanta
lando. Mi diru ke la Unikoda UTF-8 kodoprezento estas la plej taŭga por
Esperanto. Eblas agordi vian labortablon de KDE tiel ke vi povas havi la
klavaron kaj hispana/portugala kaj Esperanto. KDE havas utilaĵon kiu
helpos vin agordi tiel. Tiel, vi nur premas unu klavon por ŝanĝi la
klavaron de unu reĝimo al alia.

Perfekteco de Esperanto estas io kiun mi neniam aŭdacis havi dum 50
jaroj de uzado de la lingvo!

Kore salutas vin

Sian
-- 
Sian Mountbatten (home web-site http://www.poenikatu.co.uk/>)
Mi lernas C pormomente, kaj poste C++.
Mi estas asocian membro de la FSF (n-ro. 10888).
Helpu nin subteni programaran liberecon! http://www.fsf.org/jf?referrer=10888


More information about the Kde-i18n-eo mailing list