[Kde-i18n-eo] kdebase bezonas vin !
Felix Zesch
Felix.Zesch at esperanto.de
Thu Feb 22 21:52:04 UTC 2007
Am Donnerstag, 22. Februar 2007 21:36 schrieb Axel Rousseau:
> Mi preferus ke ni uzu centran sistemon kiel ReVo aux vikipedio (aux
> viktionario) tiel, cxiuj (ecx personoj kiu tradukas aliajn programojn)
> povos uzi la samajn vortojn.
>
> Kion vi opinias ?
Ankau bona ideo, sed povas esti, ke estas tro temporaba enmeti novan vorton en
ReVon (mi ne scias) aux tro temporaba krei novan gxermartikolon en la
vikipedio... simpla vikia listo versxajne plej tauxgus por rapida uzo, poste
ni kompreneble povas ankorau tion enmeti en aliajn lokojn. Sed cxiukaze por
la automata tradukado, ni iam devas havi vortliston. Mi ne scias, cxu facilas
eksporti tion el alia fonto kaj ankorau ne okupigxis pri la kreado de tia
vortareto.
Ankau indas uzi komunajn vortarojn, kiel ekzemple
http://home.btclick.com/ukc802510745/eo/vortlist/kompvort.htm kaj
http://joostje.komputilo.org/KompLeks/html/DEFAULT.html
http://e-novosti.info/forumo/viewtopic.php?t=3635&start=0 (kaj bonus povi
plilargxigi ilin vikie ekzemple).
Cetere la ligo http://www.iis.nsk.su/persons/pok/Eo/KompLeks/html/DEFAULT.html
en nia retpagxaro http://eo.i18n.kde.org/vortaroj.php3 ne plu funkcias.
Resume mi do dauxre favoras liston al pli komplikaj metodoj.
Amike
Felix
More information about the Kde-i18n-eo
mailing list