[Kde-i18n-eo] krei infrastrukturon por tradukado
Felix Zesch
post at felix-zesch.de
Wed Mar 29 09:02:50 UTC 2006
Saluton!
Mi kredas, ke ni baze havas du problemojn solvendajn:
1. Ebligi rapidan ĝisdatigon de vortareto far ĉiuj tradukantoj
2. Faciligi la uzadon de la vortareto en la tradukado.
Laŭ mi por 1 plej bonas vikipaĝo, kiun ĉiu povas ĉiam redakti. Tiu ebleco ne
ekzistas en administrataj vortaroj kiel ekzemple ReVo (kiu tial verŝajne
ankaŭ estas iom pli altkvalitaj).
Por 2 la solve de Martin estas tre bona, ĉar .po-dosiero ebligas la uzadon en
tradukprogramoj kiel ekzemple KBabel (kiun mi uzas). Se ni decidas uzi vikion
por la vortkolektado, ni eble povas adapti la programeton ankoraŭ por
kompreni la vikisintakson por krei la .po-dosieron, sed tio estas duavica
afero.
Se ni estos kreintaj la infrastrukturon por la tradukado ni vere povas komenci
traduki kaj rerigardi ĉiujn vortojn, kiujn ni ĝis nun "kreis" por elekti la
plej taŭgajn. Eble por tio ankaŭ bonus konsulti akademianojn.
Amike
Felix
Am Montag, 27. März 2006 23:06 schrieb Martin Ponce:
> Saluton!
>
> Se ni havas vortareton tia maniere :
>
> angla_frazo_auxvorto <:> esperanta_frazo_aux_vorto<#> senco
>
> ni povas doni gxin forma de dosiero po
>
> tial :
>
> # senco
> msgid "angla_frazo_auxvorto"
> msgstr "esperanta_frazo_aux_vorto"
>
> por iri el unu al alia tajpu :
>
> python Kreu_po.py la_mia_vortareto.txt la_mia_po.po
> aux
> python Kreu_vo.py la_mia_po.po la_mia_vortareto.txt
>
> Tiu estas tre simplajn programetojn aldonitajn en python.
>
> Finfine: por demandi al la_mia_vortareto.txt uzu programon "grep" tial:
>
> grep -i vorto_serchata la_mia_vortareto.txt
>
> Elkore
> Martin Ponce
>
> PD. Tiu programoj estas nur provaj, sed sufiche nun.
>
>
> __________________________________________________
> Do You Yahoo!?
> Tired of spam? Yahoo! Mail has the best spam protection around
> http://mail.yahoo.com
More information about the Kde-i18n-eo
mailing list