[Kde-i18n-eo] Plutradukado
heiko.evermann at gmx.de
heiko.evermann at gmx.de
Mon Jan 17 19:45:02 UTC 2005
Saluton Matthias,
> post ok monataj mi certas, ke mi ĉasas moviĝeman celon. La programistoj
> estas tre laboremaj - tio antaŭ ĉio estas bona.
La programistoj vere estas tre laboremaj.
> Ĉi tial ne eblas por unu homo, daŭre traduki pli ol 25% de la tuta KDE. Do
> oni bezonas minimume kvar, pli bone sep aŭ ok esperantajn tradukistojn por
> ĉio.
Mi opinias ke traduki 100% de KDE ne estas eble por malgrandaj lingvoj. Sed mi
ankau opinias ke tio ne estas problemo. El la KDEaj programoj kelkaj vere
gravas. Aliaj ne gravas, almenau ili ne gravas por malgrandaj lingvoj.
Por partopreni en la distribuoj oni nur bezonas 3 dosierojn. Vidu cxe
http://i18n.kde.org/stats/gui/HEAD/essential.php
Sed ne forgesu ke la priskribo 3 ne estas gxusta. Oni nur bezonas 3 el 4 por
atingi la limon. Kaj tio signifas ke
desktop_kde-i18n.po
desktop_kdelibs.po kaj
kdelibs.po
suficxas. Tio certe estas ebla.
Mi ankau opinias ke ni bezonas liston de la plej gravaj programoj de KDE, ekz.
Konqueror, KMail, eble 10 programoj...
Mi opinias, ke "KDE en Esperanto" estas suficxe bone, se ni povas traduki ekz.
90% de cxi tiuj 10 plej gravaj programoj.
> Por mi mem signifas tion, ke mi nun direktos min al miaj aliaj interesoj
> kiel libra traduko aŭ libertempo dum la venontaj semajnoj.
Mi certe dankas vin por vian laboron, sed mi ankau invitas vin sercxi vojon
por realizigi tiun malaltan celon.
Amike,
Heiko
More information about the Kde-i18n-eo
mailing list