[Kde-i18n-eo] Plutradukado
Matthias Peick
matthias at peick.de
Sun Jan 16 13:05:19 UTC 2005
Saluton,
post ok monataj mi certas, ke mi ĉasas moviĝeman celon. La programistoj estas
tre laboremaj - tio antaŭ ĉio estas bona. Sed pro la fakto, ke la
traduksistemo estas malefika, mi ofte forĵetas tempon pro "retraduko" de unu
interpunkcia signo aŭ la tria traduko de la sama frazo.
Ĉi tial ne eblas por unu homo, daŭre traduki pli ol 25% de la tuta KDE. Do oni
bezonas minimume kvar, pli bone sep aŭ ok esperantajn tradukistojn por ĉio.
Por mi mem signifas tion, ke mi nun direktos min al miaj aliaj interesoj kiel
libra traduko aŭ libertempo dum la venontaj semajnoj.
Tamen mi provos certigi, ke KDE 3.4 havas Esperanton kiel elekteblan lingvon.
Ĝis
Matthias
More information about the Kde-i18n-eo
mailing list