[Kde-i18n-eo] Du demandoj

"Antonio M. Sánchez Pérez" asanchez at canariastelecom.com
Wed Aug 24 22:47:36 UTC 2005


Saluton denove.
Mi havas du demandojn. Unue, mi sendis al c^i tiu listo de mi 
g^isdatigitajn po-dosierojn apartenantajn al koffice, tamen la publikigo 
de tiu mesag^o restis je atendo je aprobo. Mi g^isdatigis mian lokan 
dosierujon sed mi vidas ke tiuj de mi senditaj g^isdatigoj ne estas. C^u 
mi sendu denove?, c^u estis ia problemo?
Due: lau( indiko de Oliver.Kellogg, mi tralegis la ttt-ejon

http://developer.kde.org/documentation/other/developer-faq.html#q1.8

petinte konton lau( instrukcioj tie indikitaj. Tion mi faris lunde la 
pasintan semajnon. Kiom da tempo oni ofte devas atendi por ke sia peto 
estu traktata? C^u ankorau( malfruas por suspekti ke io ne estis en ordo?

Koran dankon.






-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: <http://mail.kde.org/pipermail/kde-i18n-eo/attachments/20050824/8aef16ca/attachment.html>


More information about the Kde-i18n-eo mailing list