[Kde-i18n-eo] Unuaj pasxoj per Esperanto

Oliver Kellogg Oliver.Kellogg at t-online.de
Sun Sep 19 16:07:43 UTC 2004


Saluton!

Mi gxus startas uzi Esperanton sur mia sistemo.
Temas pri SuSE Linux 8.2 kun memkompilita KDE 3.3.

Unua problemo: La cxapelitaj literoj tute ne aperis cxe mi
(ekz. en Konqueror, rigardante HTML pagxojn kiel
html://www.esperanto.be/abc.html)

Tiun mi povis solvi jen: Mi alvokis "KDE Control Center"
kaj cxe "Appearance & Themes" -> "Fonts" sxangxis cxiujn
menciojn de "Sans Serif" al "Luxi Sans".

Tamen, dum legado de la arkivo de cxi listo (kun Konqueror)
la supersignitaj literoj aperas strange, ekz. cxe

> Ĉar mi tradukas kmail, mi metos ĝin en mia listo.

La unua litero (t.e. "Cx" ) aperas kiel granda A-Angstrom
sekvata de "^", la dua ("gx") sama A-Angstrom sekvata de iu
interspaca kesteto.

Cxu iu scias solvon?
Cxu tiu cxi estas la gxusta listo por tiaj demandoj?

Multan dankon,

Oliver

-- okellogg at users dot sourceforge dot net





More information about the Kde-i18n-eo mailing list