[Kde-i18n-eo] Novulo

Matthias Peick matthias at peick.de
Tue Sep 14 16:34:47 UTC 2004


Je Montag, 13. September 2004 22:29, Steve Walesch skribis:

Saluton Steve,

> Mi estas nova tie ĉi kaj min interesus helpi en la projekto. Sed mi nur
> komencis eklerni la lingvon antaŭ du monatoj. Tial mi ne scias ĉu mi estus
> helpanto aŭ malhelpanto. Se mia helpo malfaciligas la procedon, mi preferus
> ne helpi. En la kontraŭa situacio bonvolu indiki al mi gvidon kie mi povos
> legi kion mi devus fari. Mi uzas KDE en Esperanto nun kaj pensas ke vi jam
> bonege laboris!

Ĉefe la traduko estas laboro kaj ne magio. Sekve povas traduki ĉiu, kiu volas 
investi iom tempon kaj ekzaktecon. La lasta estas grava.

Kion vi necesas?
- Konkeranton (preferate) aŭ alian vidigilon
- Kbabelon
- ĉi tiun elsendliston
- http://i18n.kde.org/translation-howto/
- http://i18n.kde.org/stats/gui/HEAD/eo/index.php

Kio estas helpema?
- vortaro angla-esperanto
- vortaro angla- via lingo
- vortaro via lingvo -esparanto
- http://www.esperanto.mv.ru/ESP/kframe.html
- http://www.bertilow.com/lanlin/alfabete.html
- news:soc.culture.esperanto
- esperanta KDEo (sufiĉas 3.1, sed pli bona estas 3.3)
- http://i18n.kde.org/stats/gui/HEAD/index.php

Vi povas elekti ion de la dosieroj kaj traduki, sed estus pli bone fiksi la 
laboron inter ni. Gis nun validis:

*****************************************************
>Certe. Mi mem ŝarĝas la tradukontan dosieron el iu pakaĵo de 
>http://i18n.kde.org/stats/gui/HEAD/eo/index.php. Ĉi-nokte Heiko ricevis 
>amason de dosieroj el kdebase. Ĝis nun mi nure laboris, do mi ne devis 
>interkonsenti kun iun.
>
>Tion ni nun farus.
>
>Mi proponas, ke ni sendos al ĉi tiu dissendlisto la nomon de la dosiero, kiun 
>ni volas traduki. La tradukita dosiero estas sendota al Heiko. Post la vidiĝo 
>en la tradukpaĝoj la tradukinto sendas pluan mesaĝon pri tio. Tiam la aliuloj 
>denove povas reservi la dosieron.
>
>Nun mi laboras pri kmail.po.
>
Matthias, se vi estas laborante pri kmail.po, mi proponas, ke poste vi 
laboros pri
* knode.po (Usenet news reader)
* kontact.po
* knotes.po

Kaj Stian, mi proponas ke vi komencu kun
* kdelibs/kio.po (ĝi havas 346 "fuzzy" kaj 189 netradukitaj eroj). 
Traduku ĉion kion vi scias bone. kio.po enhavas multajn teknikajn 
vortojn kaj kelkfoje ne ekzistas esperanta traduko.
* kdelibs/katepart.po estas la bazo de kate (esperante: "kodredaktilo"). 
Tio ankaŭ estas ofteuzita programo.
***********************************************************

Pro privataj kaŭzoj mi ne povis traduki dum la du pasintaj monatoj, sed mi 
plulaboros ekde la oktobra komenco. Mi havas nenian idenon, ĉu la aliuloj 
tradukas. Tion povas diri pli bone Heiko.

En http://i18n.kde.org/stats/gui/HEAD/essential.php vi vidas tion, kio estas 
grava por la venonta KDEo.

Kiam vi estos finiginta unu aŭ kelkajn dosierojn, densigu ilin kaj sendu la 
pakaĵon al Heiko. Li enmetos ĝin al KDEo.

Ĉu vi havas pluajn demandojn?

Ĝis
Matthias



More information about the Kde-i18n-eo mailing list