[Kde-i18n-eo] Novulo
Steve Walesch
SPW at vo.lu
Mon Sep 13 20:29:41 UTC 2004
Saluton al ĉiuj!
Mi estas nova tie ĉi kaj min interesus helpi en la projekto. Sed mi nur
komencis eklerni la lingvon antaŭ du monatoj. Tial mi ne scias ĉu mi estus
helpanto aŭ malhelpanto. Se mia helpo malfaciligas la procedon, mi preferus
ne helpi. En la kontraŭa situacio bonvolu indiki al mi gvidon kie mi povos
legi kion mi devus fari. Mi uzas KDE en Esperanto nun kaj pensas ke vi jam
bonege laboris!
Ĝis!
Steve Walesch
More information about the Kde-i18n-eo
mailing list