[Kde-i18n-eo] KDE 3.2.2

Heiko Evermann Heiko.Evermann at gmx.de
Tue May 18 15:41:24 UTC 2004


Saluton Matthias,
> 
> mi serĉis eo-pakaĵon por KDE 3.2.2, sed mi ne trovis ian. Ĉu ne estas 
> plulaborata al ĝi?
Bedaurinde, ne trovigxis kunlaborantoj por daurigi la tradukon. 

Por partopreni en la distribuoj de KDE, oni bezonas almenau
* 75 % de kdebase
* 75 % de kdelibs.po
* 75 % de kdelibs/desktop_*.po
kaj
* 75 % de kdebase/desktop_*.po.

Tiun minimumon ni hodiau ne plu havas. Tial eo ne partoprenas en la
preparitaj distribuoj. Sed estas eble instali kde-i18n/eo el la CVS-arhxivo.

Mi cesis traduki, kiam mi eltrovis ke mi estis la sola tradukanto.

Se ni trovas kelkajn tradukemojn, oni povus prepari eo por KDE 3.3. Ni devus
esti preta gxis 22an de Junio.

Cxu vi helpos?

Amike,

Heiko Evermann

-- 
NEU : GMX Internet.FreeDSL
Ab sofort DSL-Tarif ohne Grundgebühr: http://www.gmx.net/dsl




More information about the Kde-i18n-eo mailing list