[Kde-i18n-eo] Programnomoj
Steve Walesch
SPW at vo.lu
Sun Dec 26 20:21:33 UTC 2004
Je Dimanĉo 26 Decembro 2004 21:01, Matthias Peick skribis:
> Mia problemo estas: Mi ne povas trovi rapide la ĝustan programon, ĉar mi
> nur konas la anglan nomon.
En mia menuo en KDE mi vidas ekzemple:
Download Manager (Prenilo)
Instant messenger (Kopete)
Legi kaj sendi retpoŝton (Retpoŝto)
Tio estas interesa, ĉar ni havas la nomon de la programo KAJ la speco de la
programo (iu deskribo). Tial mi proponas ke ni efektive "ne tradukos la
nomon, sed esperantigos la skribmanieron" ĉar la deskribo ja diras al la
uzanto kion faras la programon!
Prenilo (KGeto) (iel sonas kiel "ghetto")
Tujmesaĝilo (Kopeto)
Legi kaj sendi retpoŝton (KMmejlo)
Aliflanke mi ankaŭ estus kontenta se ni tute lasus la nomojn (KGet, Kopete,
KMail). "Mi uzas KMail" (eble "Mi uzas KMail-on"). Same kiel ni povas diri
"Li renkontis Theodore Roosevelt." (laŭ PMEG).
Miaopinie la unua solvo (kiun vi ankaŭ proponis) estas la plej bona kaj nomoj
kiel "Retpoŝto" estas evitindaj.
Bonan kristnaskon kaj ĝis,
Steve
More information about the Kde-i18n-eo
mailing list