[Kde-i18n-eo] Programnomoj
Matthias Peick
matthias at peick.de
Sun Dec 26 20:01:44 UTC 2004
Saluton,
antaŭ ĉio mi deziras bonan kristnaskon al ĉiuj.
Hierau iu diris min, ke li ne ŝatas la traduko de programaj nomoj. Mi
komprenas ĝin, ĉar mi havas problemon kun tio.
Mia problemo estas: Mi ne povas trovi rapide la ĝustan programon, ĉar mi nur
konas la anglan nomon.
Aliflanke Esperanto estas internacia kaj ni ne povas uzi literojn el la angla
alfabeto. Speciale neindoeŭropano devus lerni la anglan, por uzi Esperanton.
Mi dubas pri tiu ĉi senso.
Nerekoniĝo ĉi-flanke, neesperanteco aliflanke? Kion ni volas fari?
Mi proponas la sekvontan agmanierion:
Ni ne tradukos la nomon, sed esperantigos la skribmanieron je la angla
elparolo. Tio signifos, ke KMail ne plu estas Poŝtilo, sed estiĝos Kmejlo.
Same Konkeranto estos alinomata kiel Konkerero. Ankaŭ ĝi estus Konkero por
eviti la duoblan "er".
Plue ni antaŭe fiksu la programajn nomojn ĉi tie. Per tio ni ne haviĝas du
malsamajn nomojn por unu programo. Tio okazis ĉe Poŝtilo, kiel ankaŭ estas
Retpoŝto.
Mi ĝojus, se vi skribas viajn opiniojn pri la temo.
Ĝis
Matthias
More information about the Kde-i18n-eo
mailing list