[Kde-i18n-eo] KBabelo kaj kcmbackground.po

Matthias Peick matthias at peick.de
Sat Dec 18 15:06:39 UTC 2004


Saluton,

mi prenas kcmbackground.po de la servilo kaj probas legi ĝin per KBabelo. Tio 
ne sufiĉas, ĉar ĝi ne estas KBabela dosiero. Fakte ĝi havas kvar finajn 
liniojn, kiujn mi forigas.

Sed post tio KBabelo kraŝas dum lego de la dosiero.

Ĉu iu havas ideon, kiu povus helpi?

Ĝis
Matthias



More information about the Kde-i18n-eo mailing list