[Kde-i18n-eo] Re: Kde-i18n-eo Digest, Vol 13, Issue 1

Steve Walesch SPW at vo.lu
Wed Dec 1 22:28:15 UTC 2004


Je Merkredo 01 Decembro 2004 22:05, Martin Ponce skribis:
> 1.
>   Certe, esperanto estas en posicio 44 el 78, kun 33.66% tradukite.
>   kaj jam ni scias ke traduki kdelibs estas grava afero. =(
Al mi ne tiom gravas se ni trovus en la 78a posicion, sed gravas havi preskaŭ 
finitan (kaj akcepteble bonan) tradukon? :-)
> 2.
>   mi pretas uzi cvs por gajni dosierojn <pot>.
Mi ne scias kiel uzi CVS, sed mi esperas ke tio ne gravas. Mi tradukas 
kdemultimedia kaj sendos la finitan dosierujon al la listo.
> 3.
>   Per parsilo mi provos krei vortaretojn.
>   = (  esperante tiun vere servos al vi cxiuj.
Oh, via laboro estas interesa miksado de programado kaj tradukado :-)
> 4. En Tiu-cxi tagoj, RMS vizitas Mexico,
>         ( Meksik-urbo | Meksikio | Meksikujo .. Mejico .. Meksik-lando )
>    kaj denove, tempo mankas =( por gxui lian viziton. =(
Antaŭ kelkaj semajnoj li estis en Luksemburgio kaj bonege parolis pri 
"softvaraj patentaĵoj". Mi estis tie kun amiko kiu ankaŭ interesiĝas pri 
liberan softvaron. Bedaŭrinde ĉeestis preskaŭ nur "geekoj" kiuj ĉiuokaze 
scias kiel grava la afero estas...
> 5. Ankau mi provas krei la mian webpage =(.
Ĉu temos pri Esperanto aŭ libera softvaro aŭ pri alio? Donu al ni la adreson 
kiam ĝi estos finita. :-)

Vendredo mi havos ekzamenon en la teorion de asekuroj (temas pri decidoj en 
necertaj ĉirkaŭoj) => grava afero ;-). Tial mi lernu kaj traduku poste. Ĝis 
la!
Steve



More information about the Kde-i18n-eo mailing list