[Kde-i18n-eo] Re: Kde-i18n-eo Digest, Vol 12, Issue 1

Martin Ponce mjp_ttc at yahoo.com
Wed Dec 1 07:01:44 UTC 2004


Saluton 
 
      mi aldonas liston de anglajn vortojn kun sian frekvencojn trovite en la  
               dosiero eo_messages.pot   vidu : ts_suma.txt  
      Ankauxe aliaj arhxivoj por dokumentado.  

        Tio, estas nuntempe nur provo, mi bedauras. 
	Multe mi dezirus iru pli rapide     = (  
 
           ( Steve, vi certe ne estas sola, nek izola )  
	     
Elkore, 
Martin  

--- kde-i18n-eo-request at kde.org wrote:

> Send Kde-i18n-eo mailing list submissions to
> 	kde-i18n-eo at kde.org
> 
> To subscribe or unsubscribe via the World Wide Web, visit
> 	https://mail.kde.org/mailman/listinfo/kde-i18n-eo
> or, via email, send a message with subject or body 'help' to
> 	kde-i18n-eo-request at kde.org
> 
> You can reach the person managing the list at
> 	kde-i18n-eo-owner at kde.org
> 
> When replying, please edit your Subject line so it is more specific
> than "Re: Contents of Kde-i18n-eo digest..."
> > Today's Topics:
> 
>    1. Mi esperas ke vi bone fartas (Steve Walesch)
>    2. Ekranfotoj (Steve Walesch)
>    3. Re: Mi esperas ke vi bone fartas (Matthias Peick)
>    4. Re: Ekranfotoj (Matthias Peick)
>    5. Re: Mi esperas ke vi bone fartas (Steve Walesch)
> 

> ATTACHMENT part 3.1 message/rfc822 
> From: Steve Walesch <SPW at vo.lu>
> CC: 
> To: "Kde-i18n-eo" <Kde-i18n-eo at kde.org>
> Date: Mon, 29 Nov 2004 23:19:52 +0100
> Subject: [Kde-i18n-eo] Mi esperas ke vi bone fartas
> 
> Mi estis tre mallaborema koncerne nian tradukan laboron dum la lastaj 
> semajnoj, sed nun mi volas ŝanĝi tiun per la daŭrigo de la traduko de 
> "kdemultimedia". Espereble vi ĉiuj ankaŭ trovas iom da tempo (bedaŭrinde
> ĝi 
> estas malabundega) por traduki iun ajn dosieron.
> 
> Sed dum mia traduko aperis kelkaj problemetoj. Eble unu el vi kiu havas pli
> da 
> sperto povas helpi min kun ili.
> 
> 1. Kelkfoje aperas strangaj mallongigoj kiel LED, FFT, MIDI, ktp.
> Ĉu ni lasu ilin senŝanĝaj? Kelkfoje mi eĉ ne scias al kiu ili rilatas.
> 
> 2. Kiam aperas vortoj kiel "attack", kiel ni sciu ĉu ni traduku per "ataku"
> aÅ­ 
> "atako" se mankas kuntekston?
> 
> 3. Kiel ni sciu kiam uzi majusklon aÅ­ etliteron? Ordinare mi skribas la
> unuan 
> literon de la unua vorto per majusklo, sed kiam la originalo (en la angla) 
> aperas kun etlitero mi ankaŭ uzas etliteron. Ĉu bona praktiko?
> 
> 4. Kion fari kiam aperas vortoj sen iu ajn kunteksto? Mi ĵus devis traduki
> ion 
> koncerne la sonorservilon kie la sono povas esti "wet" aÅ­ "dry". Sed la sono
> 
> ja ne vere estas "malseka", tio estas nur maniero por priskribi la sono. Ofte
> 
> oni vidas nur unu vorton sen iu ajn kunteksto kaj tiam estas malfacilega scii
> 
> kiun vorton elekti.
> 
> 5. Kelkfoje la angla originalo aĉas. Mi devas traduki esprimojn kiel "pan"
> aÅ­ 
> "q"! Ili estas tute sensencaj kaj mi havas nenion ideon kiel traduki tiajn 
> sensencaĵojn. :-( Se ni ne tradukas ilin, ni neniam havos tute finitan 
> tradukon.
> 
> Mi ĝojegus kiam unu el vi povus doni al mi kelkajn klarigojn. Espereble ni 
> progresegos kun la tradukado.
> 
> Fartu bone!
> Steve Walesch
> 
> 

> ATTACHMENT part 3.2 message/rfc822 
> From: Steve Walesch <SPW at vo.lu>
> CC: 
> To: "Kde-i18n-eo" <Kde-i18n-eo at kde.org>
> Date: Mon, 29 Nov 2004 23:41:54 +0100
> Subject: [Kde-i18n-eo] Ekranfotoj
> 
> Mi vidis ĉe http://i18n.kde.org ke aliaj tradukoj havas ekranfotojn de iliaj
> 
> tradukoj sed Esperanto ankoraÅ­ ne havas ilin:
> http://i18n.kde.org/screenshots/?a=i&t=eo
> Tial mi faris kelkajn ekranfotojn per mi mem. Vi povas vidi ilin ĉe:
> http://www2.vo.lu/homepages/spw/esperanto/kde-eo1.png
> http://www2.vo.lu/homepages/spw/esperanto/kde-eo2.png
> http://www2.vo.lu/homepages/spw/esperanto/kde-eo3.png
> Se vi akceptas, mi sendos ilin al shots at i18n.kde.org por ke ili estu
> aldonataj 
> ĉe http://i18n.kde.org. Ĉu?
> Äœis,
> Steve
> 
> 

> ATTACHMENT part 3.3 message/rfc822 
> From: Matthias Peick <matthias at peick.de>
> To: kde-i18n-eo at kde.org
> Date: Mon, 29 Nov 2004 23:51:55 +0100
> Subject: Re: [Kde-i18n-eo] Mi esperas ke vi bone fartas
> 
> Je Lundo, 29. Novembro 2004 23:19, Steve Walesch skribis:
> 
> > Sed dum mia traduko aperis kelkaj problemetoj. Eble unu el vi kiu havas pli
> > da sperto povas helpi min kun ili.
> 
> Kredu, vi ne estas sola :-)
> 
> > 1. Kelkfoje aperas strangaj mallongigoj kiel LED, FFT, MIDI, ktp.
> > Ĉu ni lasu ilin senŝanĝaj? Kelkfoje mi eĉ ne scias al kiu ili rilatas.
> 
> Dependas. Ekzemple mi ne tradukis IMAP, HTML aÅ­ URL, sed CRLon mi tradukis 
> kiel ANVLon. Mia decido dependas de la koneco de la mallongigo kaj de tio,
> ĉu 
> la longa formo estas ekzista kaj trovebla. Kelkaj tradukeroj mi ne tradukis.
> 
> > 2. Kiam aperas vortoj kiel "attack", kiel ni sciu ĉu ni traduku per
> "ataku"
> > aÅ­ "atako" se mankas kuntekston?
> 
> Ofte la tradukeroj grupiĝas. Tial oni povas ekkoni, la sencon. Se ne, mi 
> riskas nekorektan tradukon, ĉar ni povos vidi ĝin en la sekva KDE-versio
> kaj 
> ĝi restas korektebla ;-)
> 
> > 3. Kiel ni sciu kiam uzi majusklon aÅ­ etliteron? Ordinare mi skribas la
> > unuan literon de la unua vorto per majusklo, sed kiam la originalo (en la
> > angla) aperas kun etlitero mi ankaŭ uzas etliteron. Ĉu bona praktiko?
> 
> Jes. Mi ankaŭ etliteras, kiam la angla uzas majuskojn, ĉar gi estas tipa
> por 
> kelkaj aferoj en la angla, sed ne en Esperanto.
> 
> > 4. Kion fari kiam aperas vortoj sen iu ajn kunteksto? Mi ĵus devis traduki
> > ion koncerne la sonorservilon kie la sono povas esti "wet" aÅ­ "dry". Sed
> la
> > sono ja ne vere estas "malseka", tio estas nur maniero por priskribi la
> > sono. Ofte oni vidas nur unu vorton sen iu ajn kunteksto kaj tiam estas
> > malfacilega scii kiun vorton elekti.
> 
> Vi nun havas, kiel aliaj tradukantoj antaÅ­ vi, problemon. Kial? "Wet" kaj 
> "dry" estas anglaj priskriboj. Ekzemple en la germana ili estas sensencaj. 
> Kiel vi nun traduku ilin? Vi estas libera. Mi mem parolas la anglan, 
> germanab, hispanan kaj iomete pluajn, sekve mi provas trovi vortare la 
> "internacian" ideon post la afero.
> 
> > 5. Kelkfoje la angla originalo aĉas. Mi devas traduki esprimojn kiel "pan"
> > aÅ­ "q"! Ili estas tute sensencaj kaj mi havas nenion ideon kiel traduki
> 
> Ne traduku la tradukeron.
> 
> > tiajn sensencaĵojn. :-( Se ni ne tradukas ilin, ni neniam havos tute
> > finitan tradukon.
> 
> Kun la tempo venas la konsilo. Ni havas tempon kaj multajn dosierojn 
> tradukotajn. Ĉi-tempe ni okupas la 44an rangon. Kiam ni estos sub la 10 
> unuaj, mi pensis pri la traduka tutigeco.
> 
> > Mi ĝojegus kiam unu el vi povus doni al mi kelkajn klarigojn. Espereble ni
> > progresegos kun la tradukado.
> 
> Alia demando estas la fakto, ke vi kelkfoje ne scios, ĉu la menuo ekzakte 
> nomiĝas, ĉar la partoj estas tro disaj.
> 
> Mia konsilo: Faru. Poste ni povos korektigi la malbelecojn.
> 
> 

> ATTACHMENT part 3.4 message/rfc822 
> From: Matthias Peick <matthias at peick.de>
> To: kde-i18n-eo at kde.org
> Date: Mon, 29 Nov 2004 23:56:26 +0100
> Subject: Re: [Kde-i18n-eo] Ekranfotoj
> 
> Je Lundo, 29. Novembro 2004 23:41, Steve Walesch skribis:
> 
> > http://www2.vo.lu/homepages/spw/esperanto/kde-eo1.png
> > http://www2.vo.lu/homepages/spw/esperanto/kde-eo2.png
> > http://www2.vo.lu/homepages/spw/esperanto/kde-eo3.png
> > Se vi akceptas, mi sendos ilin al shots at i18n.kde.org por ke ili estu
> > aldonataj ĉe http://i18n.kde.org. Ĉu?
> 
> Ili estas ĝustaj :-))  Laŭ mia opinio vi povas sendi ilin.
> 
> 

> ATTACHMENT part 3.5 message/rfc822 
> From: Steve Walesch <SPW at vo.lu>
> To: KDE-internationalization mailing list for the Esperanto team
> 	<kde-i18n-eo at kde.org>
> Date: Tue, 30 Nov 2004 11:42:05 +0100
> Subject: Re: [Kde-i18n-eo] Mi esperas ke vi bone fartas
> 
> On Monday 29 November 2004 23:51, Matthias Peick wrote:
> > Je Lundo, 29. Novembro 2004 23:19, Steve Walesch skribis:
> Strange! Kial via dato estas indikita en Esperanto kaj la mia en la angla? 
> Eble ĉar mi uzas KDE 3.3.0 kaj ĝi estis tradukita nur en 3.3.1? 
> 
> > Ofte la tradukeroj grupiĝas. Tial oni povas ekkoni, la sencon. Se ne, mi
> > riskas nekorektan tradukon, ĉar ni povos vidi ĝin en la sekva KDE-versio
> > kaj ĝi restas korektebla ;-)
> Mi pensas ke tio ankaŭ okazis kun la vorto "plena", ĉe la horloĝo (en la 
> dekstra flanko de la panelo) => Tipo => plena. Ĉar la horloĝo ja ne estas 
> plena (= kompleta) sed "simpla".
> 
> Des pli mi pensas ke "Luksemburgo" por la lando estas eraro. LaÅ­ PIV (plena 
> ilustrita vortaro) Luksemburgo estas la nomo de la ĉefurbo, kaj la landnomo 
> estas formata kun la internacia sufikso -io => Luksemburgio. 
> (Same kiel Tunizo => Tunizio aÅ­ Meksiko => Meksikio.)
> Tial ni uzu "Luksemburgo" por indiki tempzonon, ĉar tie necesas uzi nomon de
> 
> urbo, sed kiam temas pri la lando, "Luksemburgio" estas preferinda.
> Pri tio kulpas ne la tradukanto sed 
> http://www.bertilow.com/lanlin/europo.html#LU :)
> > Vi nun havas, kiel aliaj tradukantoj antaÅ­ vi, problemon. Kial? "Wet" kaj
> > "dry" estas anglaj priskriboj. Ekzemple en la germana ili estas sensencaj.
> > Kiel vi nun traduku ilin? Vi estas libera. Mi mem parolas la anglan,
> > germanab, hispanan kaj iomete pluajn, sekve mi provas trovi vortare la
> > "internacian" ideon post la afero.
> Jes, kelkfoje mi ankaÅ­ rigardas kiel KDE estas tradukita en aliaj lingvoj. 
> Tial mi instalis ĝin en Esperanto, brite angla, germana, franca kaj hispana 
> (kiun mi ankoraÅ­ scipovas paroli nur iomete). BedaÅ­rinde la traduko en mia 
> gepatra lingvo mankas.
> 
> > Kun la tempo venas la konsilo. Ni havas tempon kaj multajn dosierojn
> > tradukotajn. Ĉi-tempe ni okupas la 44an rangon. Kiam ni estos sub la 10
> > unuaj, mi pensis pri la traduka tutigeco.
> Mi pensas ke estas tre grave fini kdebase kaj kdepim. Eble ankaÅ­ kdelibs kaj
> 
> kdenetwork (Kopete estas tre uzata programo, ĉu ne?)
> 
> Äœis la revido :)
> Steve
> 
> > _______________________________________________
> Kde-i18n-eo mailing list
> Kde-i18n-eo at kde.org
> https://mail.kde.org/mailman/listinfo/kde-i18n-eo
> 



		
__________________________________ 
Do you Yahoo!? 
Meet the all-new My Yahoo! - Try it today! 
http://my.yahoo.com 
 




More information about the Kde-i18n-eo mailing list