[Kde-i18n-eo] sxangxendaj informoj en la hejmpagxo de la projekto

Wolfram Diestel wolfram at steloj.de
Sun Aug 24 19:06:05 UTC 2003


Je Ĵaŭdo, la 21a de Aŭgusto 2003 19:04, Leston Buell skribis:

> Saluton. Antau unu monato mi vizitis la hejmpagxon de la projekto cxe:
>
> <http://i18n.kde.org/teams/index.php?action=info&team=eo>
>
> Tie mi sercxis informojn pri posxtlistoj, por ke mi eble partoprenu en
> la projekto. Lau tiu pagxo, la listo, al kiu mi devus aboni estas
> eo at li.org. Do, al tiu listo mi abonis, sed la listo ne funckias (ecx
> gxis nun), versxajne pro misakordigo de la servilo. Mi ankau sendis
> mesagxon al Wolfram, sed mi ricevis neniun respondon. (Mi ne deziras
> akuzi, cxar eble li ne vidis mian mesagxon. Mi nur volas montri, ke mi
> faris multe por provi partopreni.)

Ups, kiam vi skribis al mi? Povas esti, ke mi pretervidis mesaĝon. Mi
estis en ferioj dum la lastaj semajnoj kaj venis amaso da mesaĝoj kaj
eĉ pli da varb- kaj virusmesaĝoj. Precipe la Sobig-viruso iom malfacile
estis elfiltrebla. Espereble mi ne mise forigis vian mesagon inter la aliaj.

> posxtlistaro por cxiuj tradukprojektoj de KDE. Finfine, en la kataluna
> projekto, mi eksciis, ke gxia listo estas kde-i18n-ca at mail.kde.org. Do,
> mi anstatauigis ca-n per eo-n por trovi la Esperanto-lingvan liston.

> Cxu la projekto ne bonevigas partoprenantojn? Se jes, oni nepre devus
> sxangxi la informojn en la hejmpagxo. Gxi nepre havu ligilon al cxi tiu

Jes, ni tre bezonas aktivajn kunlaborantojn kaj jes, ni devas ŝanĝi la
indikon sur i18n.kde.org. Mi pensas, ke iam mi havis pasvorton por
aliri kaj ŝanĝi la informojn tie. Sed mi ŝajne ne notis ĝin kaj longe ne
uzis. Ĉu iu ŝatus transpreni mian taskon de administranto kaj aktualigi
la informojn? Pro la infanoj kaj aliaj devoj mi ne sukcesas plenumi
tion plu :-(

Amike,
  Volframo.

-- 
Wolfram Diestel <wolfram at steloj.de>



More information about the Kde-i18n-eo mailing list